FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   >>   >|  
Sed la virino! Sxi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke sxi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj cxirkauxajxoj kaj kunuloj, kaj supera al ili. Sxi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun la silentema Gak, cxar ni estis respektemaj; sed sxi kvazaux ne kapablis vidi Hugxan la Ruza kaj ankaux ne auxdi lin, kaj tio furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon antaux lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran posedajxon--kaj ke li acxetos sxin de la maharoj tuj post la alveno en Futra. Sxajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo. Trapasinte la unuan montocxenon, ni cxirkauxiris salan maron, en kiu nagxis sennombraj acxaj kreajxoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies longaj koloj etendigxis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj kies serpentajn kapojn dividis fauxkaj busxoj, el kiuj elstaris nekalkuleblaj dentegoj. Ankaux cxirkauxnagxis inter la aliaj rampuloj gigantaj testudoj, kiuj laux Perry estis plesiosauxroj el la liasa epoko. Mi ne dubis liajn vortojn--kiom mi sciis, ili povus esti io ajn. Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje levigxas el la maro por batali kontraux la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas maraj diritoj--Perry nomis ilin ihxtiosauxroj. Ili similis balenojn kun aligatoraj kapoj. Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la lernejo--restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi sentis cxe la rigardado de bildoj pri restauxritaj prahistoriaj monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj multe da fantaziemo povus "restauxri" cxian ajn paleolitikan monstron laux sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguligxi en la sunlumo, kiam ili malmergigxis el la oceano, skuante siajn gigantajn kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la suprajxo, jen duone mergigxintaj; kiam mi vidis ilin renkontigxi kun malfermitaj busxoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj sencxesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malricxa kaj malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de la Naturo. Kaj Perry! Li estis mirigita gxismedole. Tion li diris mem. "David," li rimarkis post long
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   >>   >|  



Top keywords:

rampuloj

 
busxoj
 
tandorazoj
 

kapojn

 
korpoj
 
restauxritaj
 
prahistoriaj
 

fantaziemo

 

restauxri

 

porktibio


opinio
 
azdiritoj
 

monstroj

 
diritoj
 
malmulton
 

geologio

 
ihxtiosauxroj
 

forgesis

 

similis

 

balenojn


aligatoraj

 

lernis

 

lernejo

 

sentis

 

rigardado

 

teruro

 

restis

 
paleolitikan
 
esence
 

memoro


bildoj

 

malmergigxis

 
ekkomprenis
 

militado

 

limigita

 

malricxa

 

malforta

 

sencxesa

 

titaneca

 
renkontigxi

mergigxintaj

 

malfermitaj

 

siblante

 

gruntante

 
imagopovo
 

rimarkis

 

gxismedole

 

mirigita

 

nekredebla

 

kompare