FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
nto?" Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzagxo hantis min ek de la unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--_tute mankis horizonto_! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendigxis la maro, kaj el la akvo videbligxis etaj insuloj, el kiuj la malproksimaj etis kiel makuletoj; sed cxiam fone de tiuj estis la maro, tiel ke, lauxsxajne, ni rigardas _supren_ al la plej malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, cxio nebuligxis en la foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la kurbigxon de la terglobo for de la vidlinio. "Mi ekkomprenas gravan aferon," dauxrigis Perry, elposxigante sian horlogxon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super ni. Kaj kie gxi estas nun?" Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraux en la sama loko--en la centro de la cxielo. Kaj kia suno! Mi apenaux rimarkis gxin antauxe. Gxi estis almenaux trioble pli granda ol la suno, kiun mi gxis tiam konis, kaj gxi sxajnis tiel proksima, ke vidante gxin, oni kredis sin kapabla tusxi gxin per etendo de la brako. "Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Cxio cxi incitas miajn nervojn." "Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni estas--" sed li ne parolis plu. De malantaux ni cxe la borveturilo, venis la plej tondra teruriga mugxo, kiu iam trafis miajn orelojn. Unumense, ni turnigxis por vidi tion, kio eligis tiun timigan bruegon. Se ankoraux restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis gxin. El la arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Gxi estis gxuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj gxiaj antauxpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Gxia nazego pendis preskaux futon sub gxia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro. Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon. Terure mugxante, gxi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi turnigxis al Perry por proponi, ke ni eble sercxu pli agrablan restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, cxar li estis jam cent pasxojn for, kaj cxiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la distancon. Neniam antauxe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la maljuna sinjoro posedas. Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbrancxigxis al la maro, ne malproksime de la loko, kie ni antauxe staris, kaj cxar la fortega besto, kiu tiom ekvi
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:

antauxe

 
granda
 
ankoraux
 

supren

 
arbaro
 
trafis
 
rigardis
 

kredas

 

borveturilo

 

turnigxis


antauxpiedoj
 
kolosa
 

similis

 
forvaporigis
 
gxuste
 

elefanto

 
bestego
 

teruriga

 

orelojn

 

Unumense


tondra

 

parolis

 

malantaux

 

armitaj

 

vidajxo

 

restis

 

eligis

 
timigan
 
bruegon
 

okulojn


cxiusekunde

 

mirindaj

 
saltoj
 

distancon

 

pliigis

 

pasxojn

 

evidente

 

ekhavis

 

Neniam

 
parton

disbrancxigxis

 

staris

 

malproksime

 

posedas

 
neuzitan
 

kurkapablon

 

maljuna

 

sinjoro

 

restadejon

 

agrablan