FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
vajxo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponigxis malantaux ni. Ni ekiris! La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek mi povis fari ion alian ol krocxigxi per la proverba malespero de dronanto al la teniloj de niaj balancantaj segxoj. Tiam Perry jxetis rigardon al la termometro. "Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la distancometro?" Tio kaj la rapidometro estis cxe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi turnigxis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta. "Altigxo je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene tiregi je la stirilo. Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis, mi kasxis la timon, kiu hantis min. "Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaux ol vi povos turni gxin horizontalen." "Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "cxar mi mem ne povas ecx moveti gxin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco estu egala al la tasko, cxar alie ni certe pereos." Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia kredo ne estis nura egoismo, cxar miaj kamaradoj cxiam trovis mian korpon tre enviinda. Kaj gxuste tial gxi fortigxis pli ol la naturo intencis, cxar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per cxiu ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco. Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon; sed kvankam mi uzis cxiun uncon de mia forto, mia plej granda peno estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne movigxis--la malvarma kaj senesperiga terurajxo, kiu tenis nin rekte sur la vojo al la morto! Fine mi cxesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia sidloko. Ne necesis vortoj--almenaux al mi nenio sxajnis direnda, kvankam Perry eble dezirus pregxi. Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, cxar li neniam preterlasis okazon fari pregxon. Li pregxis, kiam li vekigxis, li pregxis antaux ol mangxi, li pregxis post la mangxo kaj nokte, antaux ol enlitigxi, li pregxis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn pregxi, ecx kiam la motivo sxajnis iom dubinda laux mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldaux mortonta, mi antauxvidis kun granda certeco veran orgion de pregxado, s
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

granda

 
pregxis
 
antaux
 

trovis

 
pregxi
 
flanko
 
sxajnis
 

forteco

 

kvankam

 

korpon


trejnis
 
ekkaptis
 

memfido

 
radrondon
 
grandan
 

infaneco

 
muskolojn
 

gxuste

 

fortigxis

 

naturo


enviinda

 

egoismo

 

kamaradoj

 

intencis

 

komprenebla

 

rimedo

 

futbalo

 
boksado
 
senefika
 

prizorgi


fortigi

 

bazopilko

 
enlitigxi
 

denove

 

Intertempe

 

aliajn

 

mangxo

 

okazon

 

preterlasis

 
pregxon

mangxi

 

vekigxis

 

okazojn

 

motivo

 
certeco
 

antauxvidis

 

orgion

 

pregxado

 

mortonta

 

baldaux