FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   >>   >|  
ia nigro glimis kiel la plej bona antracito, kaj gxia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel cxio sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankaux pli intensa estis gxia feroca tenigxo. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio cxasas homojn--cxiuj estas homcxasantoj. Sed ili ne limigas sian furagxadon al homoj. Cxiajn bestojn kaj fisxojn de Pelucidaro ili mangxas kun avido cxe siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn muskolojn. Cxe unu flanko de la mortkondamnita paro la dago mugxis kaj antauxenpasxis, kaj cxe la alia flanko la angorinspira _tarago_ sxtele proksimigxis al ili kun malfermita fauxko kaj salivgutantaj dentegoj. La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Auxdinte la mugxadon de la tigro, la tauxro ekhurlis per rabia furiozeco. Neniam en mia vivo mi auxdis tiel inferan bruegon kiel faris la du bestegoj, kaj pripensu, ke gxi restis neauxdebla al la fiaj rampuloj, pro kies distro oni okazigis la spektaklon! Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du nanoj starantaj meze sxajnis tuj pereontaj, sed gxuste kiam la brutacxoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino, kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitajxoj trafis unu la alian kiel koliziantaj lokomotivoj. Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma tauxro jxetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego frapigxis al la tero, gxi cxiufoje rekuris al la lukto kun energio sxajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero. Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj, sed fine mi vidis ilin disigxi. Ambaux sxtele pasxis al po unu el la luktantoj. Nun la tigro estis sur la largxa dorso de la tauxro, krocxite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj dissxirante la dikan hauxton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj ungegoj. Dum momento la tauxro staris mugxante kaj tremante pro doloro kaj rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum gxi vigle vipis per la vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de saltado, gxi kuregis tra la areno en furioza provo dejxeti sian sxirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan impeton de la vundita besto. Cxiuj gxiaj penoj por defaligi la tigron sxajnis vanaj, gxis gxi en sia malespero jxetis
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   >>   >|  



Top keywords:

flanko

 
tauxro
 
dentegoj
 

bestegoj

 
virino
 
ekkaptis
 
tarago
 

sxtele

 

Pelucidaro

 

sxajnis


jxetis
 
tigron
 

katego

 
transcendas
 
feroco
 

frapigxis

 
imagado
 

eblojn

 

timinda

 

batalego


Sekvis

 

lokomotivoj

 

disigxi

 

senintermita

 

penadis

 

geviroj

 

cxiufoje

 
reduktita
 
videble
 

rekuris


energio

 

enorma

 
sxajne
 

priskribado

 

kolero

 

kolosan

 

granda

 

furioza

 

dejxeti

 
rajdanton

sxirantan

 

kuregis

 

freneza

 

saltado

 
defaligi
 

malespero

 

sukcesis

 

impeton

 

vundita

 

koliziantaj