FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   >>   >|  
vidi. Ne interrompu, aux ili saltos sur vin el la aero, kaj desxiros viajn membrojn--jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun lauxta "Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantauxen. Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la sendangxera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile. Gxi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaux kun multe da respekto dum la cetero de la vojagxo, kaj pri la afero ili poste informis siajn mastrojn, la maharojn. Du marsxadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Gxia enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni gardis sxtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj gardostaris cxi tie, kaj ankaux cxe almenaux cent aliaj turoj dismetitaj sur granda ebenajxo. 5-a cxapitro SKLAVOJ Dum ni malsupreniris la largxan sxtuparon, kiu kondukis al la cxefa avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna mondo. Nevole mi retirigxis, kiam unu el la estajxoj proksimigxis por ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La cxiopovaj maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas ses gxis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj vicigxas en iliaj bekosimilaj busxoj, kaj ostecaj elstarajxoj dentumas iliajn grandajn lacertajn korpojn de la kolo gxis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas tri palmo-piedfingrojn, dum el la antauxpiedoj elstaras malantauxen je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetigxas al la korpo tuj antaux la postaj piedoj kaj finigxas per akraj pintoj kelkajn futojn super la korpoj. Mi jxetis rigardon al Perry, kiam la estajxo preterpasis min por ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreajxon per largxaj, mirantaj okuloj. Post kiam gxi pluiris, li turnis sin al mi. "Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David," li diris, "sed, je Dio, kiel grandega! La plej grandaj restajxoj, kiujn oni iam malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo." Dum ni pluiris sur la cxefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn da tiaj estajxoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laux regula ordo, kiu indikas rimarkindan ingxenieran kapablon. Oni elhakis gxin el tavolo de kalksxtono. La stratoj estas largxaj kaj havas unuecan dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera ur
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   >>   >|  



Top keywords:

granda

 
grandaj
 
subtera
 

ekzameni

 
kondukis
 
pluiris
 
sxtuparon
 

avenuo

 

estajxoj

 

largxaj


malantauxen
 
okuloj
 

piedoj

 
longaj
 
futojn
 

profiti

 
preterpasis
 

estajxo

 

rigardon

 

dentumas


maljunulo

 

iliajn

 

korpojn

 

kreajxon

 

grandajn

 

lacertajn

 

mirantaj

 
kelkajn
 
membranecaj
 

flugiloj


almetigxas

 

angulo

 
antauxpiedoj
 

piedfingrojn

 

pintoj

 

elstaras

 

korpoj

 

finigxas

 

antaux

 
postaj

jxetis

 

grandega

 

regula

 

indikas

 
rimarkindan
 

kapablon

 

ingxenieran

 

subtere

 

malmulte

 

atentis