FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   >>   >|  
simple, David. Iam la Tero estis nebula maso. Gxi malvarmigxis, kaj dum la malvarmigxo gxi malgrandigxis. Fine, maldika terkrusto de solidajxo formigxis sur gxia ekstera suprajxo--ia sxelo, sed interne de la sxelo estis parte fandita materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta malvarmigxo? La centrifuga forto jxetis la erojn de materio el la nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili farigxis solidaj. Oni vidas la praktikan aplikon de la sama principo cxe la moderna senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la maldilatigxo de la malvarmigxantaj gasoj. La el cxiuj direktoj egala gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon cxe la preciza centro de la Tero. Al cxiu parto de la interna mondo egale, gxi radias sian cxiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon." "Sxajnas, ke la interna mondo suficxe malvarmigxis por vivteni animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo, kiujn ni vidis cxi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj ankaux cxi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin. Eksterdube, gxi estas similulo de la megaterio el la postpliocena epoko de la ekstera krusto, kies fosiliigxintan skeleton oni trovis en Suda Ameriko." "Sed la groteskaj arbaruloj?" mi insistis. "Certe ili ne havas similulojn el la historio de la Tero." "Kiu povus diri?" li respondis. "Tiu specio povus esti kvazauxa cxenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestajxoj cxiuj neniigxis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran kruston, aux gxi povus esti nur la rezulto de iom alispeca evolucio--ambaux estas tute eblaj." Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj antaux la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin. La dangxeraj vojetoj kaj la cxirkauxaj arboj estis plenaj je nigraj simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Ecx ne unu portis ian ornamajxon, armilon aux vestajxon. "Tre malalte evoluintaj," jugxis Perry. "Sed suficxe alte por kauxzi grandan cxagrenon al ni," mi respondis. "Kion ili intencas fari kun ni, laux via supozo?" Ni eksciis nelonge poste. Kiel cxe nia vojagxo al la vilagxo, nin kaptis kelkaj el la fortikaj estajxoj, kiuj forrapidigis nin tra la arbosuproj, dum cxirkaux ni kaj malantaux ni kuradis babilanta, ridetanta hordo da l
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   >>   >|  



Top keywords:

krusto

 
ekstera
 
materio
 

interna

 
centro
 
grandan
 
respondis
 

kelkaj

 

suficxe

 

malvarmigxis


malvarmigxo
 
ambaux
 

evolucio

 
rezulto
 
eksteran
 

konvulsiigis

 
kruston
 

alispeca

 

simple

 

dometo


envenis

 

eltrenis

 

enirejo

 

antaux

 

konjektadon

 

interrompis

 

kaptintoj

 
sennombraj
 
historio
 

similulojn


groteskaj

 

arbaruloj

 
insistis
 

postrestajxoj

 

neniigxis

 

dangxeraj

 

tertremoj

 

simioj

 

specio

 
nebula

kvazauxa

 

cxenero

 

cxirkauxaj

 

vojagxo

 
vilagxo
 

nelonge

 

eksciis

 

supozo

 

kaptis

 

fortikaj