FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74  
75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   >>   >|  
respondis per la sama jxargono. "Kial vi tenas mian lancon?" li demandis. "Por ke vi ne trapiku min per gxi," mi respondis. "Tion mi ne farus," li diris, "cxar vi jxus savis mian vivon," kaj tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkauxris sur la fundo de la pirogo. "Kiu vi estas," li demandis plu, "kaj el kiu lando vi venis?" Ankaux mi sidigxis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi, kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble kompreni aux kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li, kiom versxajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo. Sxajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj ekzistus alia mondo, logxata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli li primeditis tion, des pli lauxte li ridis. Sed tiel cxiam estis. Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio kvazaux ne povas esti--niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur tion, kio ekzistas laux la kondicxoj, kiujn ni trovas cxirkaux ni, sur la eksterajxo de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter la rokoj de la universo--la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel fiere nomas la Mondo. Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke li estas mezopo kaj nomigxas Jxa. "Kiu estas la mezopoj?" mi demandis. "Kie ili vivas?" Li mirigite rigardis min. "Mi preskaux povas kredi, ke vi estas el alia mondo," li diris, "cxar kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la maraj insuloj. Mi almenaux neniam auxdis pri mezopo, kiu vivas aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenaux estas tiel, ke en cxi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento logxas sur la insuloj. "Ni estas fisxkaptantoj, kvankam ni ankaux bone cxasas. Ni ofte iras al la cxeftero por sercxi cxasbestojn, cxar ili maloftas sur cxiuj insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankaux militistoj," li aldonis fiere. "Ecx la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro estis juna, la sagotoj sxatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj. Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne gxeni nin, kaj ankoraux pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro pigraj ecx por kapti por si mem fisxojn, krom por distrigxi, ka
PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74  
75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   >>   >|  



Top keywords:

insuloj

 
demandis
 
maharoj
 

Pelucidaro

 
mezopoj
 
neniam
 
mezopo
 

sagotoj

 

kompreni

 

ankaux


kvankam
 
respondis
 

lancon

 
logxas
 
proksimaj
 

fisxkaptantoj

 
aliloke
 

preskaux

 

pelucidarano

 

nescia


rigardis

 

mirigite

 

nomigxas

 

landoj

 

almenaux

 

auxdis

 

Almenaux

 
lernis
 
prudente
 

propraj


batalis

 

furioze

 
mortigis
 

fisxojn

 

distrigxi

 

pigraj

 

ankoraux

 

patroj

 

grandaj

 
militistoj

aldonis

 

maloftas

 

cxasbestojn

 

cxasas

 
cxeftero
 

sercxi

 

delonge

 

rerakontas

 

homojn

 

aliajn