FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  
,5 gradoj_. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min cxirkauxpremi. Ek de tiam, gxis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliigxis. Baldaux gxenis min la malvarmeco, kiu igxis same netolerebla kiel la antauxa varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskaux sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris -10 gradojn. Preskaux du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, gxis proksimume 245 mejloj sub la tersuprajxo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altigxis gxis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al -10 gradoj. Malrapide gxi altigxis denove, gxis ni konvinkigxis, ke ni fine proksimigxas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altigxis. Perry jam cxesis kanti kaj nun pregxis. Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliigxanta varmeco sxajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol gxi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, gxis je 410 mejloj gxi montris 153 gradojn. En preskaux senspira strecxeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn. 153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Cxu nun gxi denove haltos, aux cxu dauxros la senkompata altigxo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaux malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenaux suficxis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed cxu tiam ni ecx vivos? Cxio sxajnis al mi nekredebla. Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon. "Perry!" mi vokis. "Perry! Gxi falas! Gxi falas! Estas 152 gradoj denove!" "Ahx!" li kriis. "Kion gxi povus signifi? Cxu eble la kerno de la Tero estas malvarma?" "Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian." Malsupren, malsupren falis la hidrargo, gxis gxi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersuprajxo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua. Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  



Top keywords:

mejloj

 
denove
 
hidrargo
 

gradoj

 
gradojn
 
preskaux
 
altigxis
 

temperaturo

 

Malrapide

 

tersuprajxo


glacio
 
senkompata
 

sxajnis

 
atingis
 
espero
 

mejlojn

 
vivteni
 

suficxis

 

glacia

 

malcedeme


vivpersisto

 

esperadis

 

kvankam

 

dauxros

 

energia

 

plenaj

 

altigxo

 
karega
 
haltos
 

oksigeno


apenaux

 

restis

 
rezervujoj
 

malplenaj

 

tavolo

 

morton

 

Malsupren

 

malsupren

 

indikis

 
valvojn

fronti

 

temperaturon

 

manipulanta

 

eltrovis

 
proksima
 

subite

 

eksciis

 

mortos

 

renkontita

 

kontrolon