FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  
gligis Perry, dauxre proksimigxis al mi, mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekcxasis, ne posedas korpon tauxgan por rapida kurado, do sxajnis al mi necese nur atingi la arbojn suficxe malproksime antaux gxi por povi forgrimpi de la dangxero sur iun grandan brancxon, antaux ol gxi alvenos. Malgraux nia dangxera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifugxi en la malsuprajn brancxojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la arbotrunkoj estis nudaj--almenaux cxe tiuj arboj, kiujn Perry provis suprengrimpi, cxar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel rapide kiel granda kato, sed cxiufoje li refalis de la trunko teren, kaj post cxiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian sxultron al la proksimigxanta bestego, samtempe eligante timplenajn kriojn, kiuj ehxis tra la morna arbaro. Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur gxi, manon super mano. Li jam preskaux atingis la plej malaltan brancxon de la arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam gxi sxirigxis pro lia pezo, kaj li barakte falis antaux miajn piedojn. Lia malbona sxanco ne plu amuzis min, cxar la besto jam tro proksimis al ni. Kaptante Perry je la sxultro, mi starigis lin per unu tiro, kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile cxirkauxteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, cxar ekrigardo super mian sxultron montris, ke la terura besto jam preskaux atingis min. Mi savigxis nur pro la grandeco de la besto. Gxia grandegeco faris gxin tro lanta por povi konkuri kontraux la viglo de miaj junaj muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaux ol la malvigla menso de la besto povis redirekti gxin al mia postsekvo. La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifugxu en la brancxojn de arbo kelkajn pasxojn for de tiu, en kiu Perry trovis havenon. Cxu mi diris, ke mi sendifekte rifugxis? Tiam mi kredis, ke ni estas tute ekster dangxero, kaj ankaux Perry tion kredis. Li levis sian vocxon pregxe, por danki Dion pri nia savigxo, kaj li jxus finis ian peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen averto gxi bauxmis malantaux li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  



Top keywords:

antaux

 

atingis

 

kredis

 

sendifekte

 

sxultron

 

brancxojn

 

brancxon

 

dangxero

 

evidente

 

preskaux


arbojn
 

terura

 

sxanco

 
montris
 

savigxis

 

malbona

 

piedojn

 

grandegeco

 
grandeco
 

ekrigardo


facile

 

Kaptante

 
kruroj
 

sxultro

 

brakoj

 
starigis
 

cxirkauxteni

 

amuzis

 

rapidante

 

proksimis


malgranda
 

redirekti

 
pregxe
 
vocxon
 

savigxo

 

ankaux

 

rifugxis

 

ekster

 

bauxmis

 

averto


malantaux
 

vostego

 

postpiedoj

 

grimpi

 
peanon
 

kapablas

 

flanken

 

malvigla

 

barakte

 
kapablis