FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>   >|  
de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj mugxis tra siaj rokozaj fluejoj, plenigataj de la eternaj negxamasoj, kiujn ni povis vidi super ni en la malproksimo. Super la negxkovritaj montopintoj pendis amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili sxajne efikas duoble: kaj por faligi novan negxon, kiu anstatauxis la degelintan, kaj por sxirmi tiun negxon de la rektaj sunradioj. Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la jxargona lingvacxo, per kiu niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankaux bone progresis en la cxarma lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antaux mi en la vico de kuncxenitoj estis juna virino. Trifuta cxeno trude kunligis nin, kaj pri tio mi baldaux ekgxojis. Mi trovis sxin volonta instruantino, kaj de sxi mi lernis la lingvon de sxia tribo kaj ankaux multon pri la kutimoj kaj vivo de la interna mondo--almenaux de tiu parto, kiun sxi konis. Sxi informis min, ke sxi nomigxas Dian la Bela, kaj ke sxi apartenas al la tribo Amoz, kiu logxas en la krutajxoj super la Darel Az, tio estas Malprofunda Maro. "Kiel vi venis cxi tien?" mi demandis al sxi. "Mi fugxis de Jubal la Malbela," sxi respondis, kvazaux tiu klarigo plene suficxus. "Kiu estas Jubal la Malbela?" mi demandis. "Kaj kial vi fugxis de li?" Sxi rigardis min kun miro. "Pro _kio_ virino forkuras de viro?" Sxi respondis mian demandon per alia demando. "Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis," mi respondis. "Foje ili postkuras la virojn." Sed sxi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al sxi, ke mi estas el alia mondo. Sxi estis tiel certa kiel multaj homoj de la ekstera mondo, ke la Universo kreigxis nur por estigi la propran specion kaj la propran mondon. "Sed pri Jubal," mi insistis. "Rakontu al mi pri li, kial vi forfugxis kaj estis cxenita je la kolo kaj pelita trans grandan parton de la tuta mondo." "Jubal la Malbela metis sian trofeon antaux la domon de mia patro. Gxi estis la kapo de giganta tandoro. Gxi restis tie, kaj neniu metis pli grandan trofeon apud gxin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min, cxar pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni min anstataux Jubal. Mia patro ne estas lerta cxasisto. Iam li estis, sed sadoko jxetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari por sxteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek amanto, por savi
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>   >|  



Top keywords:

Malbela

 
respondis
 
grandan
 

virino

 
trofeon
 
ankaux
 
restis
 

antaux

 

demandis

 

fugxis


propran
 
negxon
 

virojn

 
cxasisto
 
postkuras
 

kompreni

 
landon
 

virinon

 

ekstera

 

multaj


komprenigi

 

sukcesis

 

brakon

 

demando

 

demandon

 

forkuras

 

dekstran

 
jxetis
 
Universo
 

neniam


sadoko

 

amanto

 
deziris
 

parton

 

edzinon

 

tandoro

 

prenos

 

giganta

 

mortigi

 
specion

mondon

 

estigi

 

anstataux

 

insistis

 
Rakontu
 

pelita

 

beston

 

forfugxis

 

sxteli

 

cxenita