FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  
per la tersuprajxo. Kun surprizita mieno mi turnigxis kaj alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere! "Sxajnas, ke iel fusxigxis aux niaj kalkuloj aux la kronometro," mi diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj. "Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis. Kune ni elpasxis kaj ekstaris, silente rigardante pejzagxon samtempe groteskan kaj belan. Antaux ni malalta kaj ebena strando etendigxis al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj insuletoj punktis la akvosuprajxon--kelkaj el ture altega, nuda, granita rokajxo--aliaj ornamitaj per splenda garnajxo de tropikaj plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj. Malantaux ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro. Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj subkreskajxoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj brancxoj. Cxe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la ombroj cxio sxajnis funebre malluma kaj malgaja. Kaj sur cxion la tagmeza suno disjxetis tra la sennuba cxielo siajn varmradiojn. "Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry. Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis. "David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas _sur_ la Tero." "Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Cxu eble ni mortis kaj eniris la paradizon?" Turnigxante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo, kiu elstaris el la tero malantaux ni. "Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--gxi certe ne povus iri en la cxielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis alian mondon ol tiun de nia gxisnuna vivo. Se ni ne estas _sur_ la Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas _en_ gxi." "Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan insulon de la Antiloj," mi sugestis. Perry denove skuis sian kapon. "Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni esploru la marbordon--ni eble trovos indigxenon, kiu informos nin." Dum ni marsxis laux la strando, Perry penseme rigardadis la akvon. Estis evidente, ke li luktas kontraux grandega enigmo. "David," li diris subite, "Cxu vi rimarkas ion strangan pri la horizo
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  



Top keywords:

kelkaj

 
borveturilo
 
sennombraj
 

respondis

 
floroj
 
arbaro
 
strando
 

rideto

 

fingromontris

 

malantaux


Turnigxante
 
elstaris
 

ekparolis

 
sekundoj
 
maljunulo
 

staris

 
turnante
 

demandis

 

cxielo

 

varmradiojn


klinita

 

mortis

 

eniris

 

profunda

 

pensado

 

paradizon

 

atingis

 
indigxenon
 
trovos
 

informos


marsxis

 

marbordon

 
esploru
 

intertempe

 

penseme

 

rigardadis

 

rimarkas

 

subite

 

strangan

 
horizo

enigmo

 

grandega

 

evidente

 

luktas

 
kontraux
 

denove

 

sennuba

 

allasi

 

mondon

 

pretas