FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  
la aerprovizon. Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturnigxon, kaj miaj membroj igxis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia segxo. Li skuis sin kaj denove rektigxis. Tiam li turnigxis al mi. "Adiaux, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn. "Adiaux, Perry, kaj bonsxancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontraux tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis morti. Unu horon mi batalis kontraux la kruele proksimigxanta morto, kiu atakis min de cxiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Versxajne unu horon post la senkonsciigxo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos dauxrigi la neegalan lukton kontraux la neeviteblo. Per mia lasta flagretanta konscio mi mehxanike turnigxis al la distancometro. Gxi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj--kaj tiam la granda masxino subite ekhaltis. Cxesis la tondra klakado de la rokajxo retrojxetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turnigxado de la giganta borilo evidentigis, ke gxi libere funkciadas en _aero_--kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis _super_ ni. Tiam mi ekmemoris, ke gxi direktigxis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turnigxis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster dangxero! Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realigxis--fluego da fresxa aero versxigxis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion. Subnotoj [2] sxtato en la nord-oriento de Usono. [3] 1 mejlo = 1,61 km. [4] 1 futo = 0,304 m. [5] 1 colo = 2,54 cm. [6] [farenhejta] grado: 32 F. = 0 C.; 212 F. = 100 C. [7] jardo: 0,917 m. [8] Andover: urbeto en la nordorienta usona sxtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn. 2-a cxapitro STRANGA MONDO Mi estis senkonscia apenaux pli ol momenton, cxar kiam mi plongxofalis de la trabo, al kiu mi krocxigxis, mi koliziis kun la planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min. Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj antaux la sojlo al savigxo. Desxirante lian cxemizon, mi metis mian ore
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  



Top keywords:

turnigxis

 
kontraux
 
borveturilo
 

sxtato

 
granda
 
supren
 
Adiaux
 

oriento

 

sentis

 

kapturnigxon


kolapso
 
perdis
 

konscion

 
Subnotoj
 
spiradon
 

spertis

 
malfacilan
 

membroj

 

intencis

 

dangxero


ekster

 

terkrusto

 

specimenojn

 

versxigxis

 

kajuton

 

fresxa

 

fluego

 
sopiro
 
realigxis
 

farenhejta


kajuto

 

planko

 
frapego
 

rekonsciigis

 

zorgis

 

koliziis

 

momenton

 

plongxofalis

 

krocxigxis

 
Desxirante

savigxo

 

cxemizon

 

antaux

 

abomenis

 
apenaux
 

Andover

 

urbeto

 

nordorienta

 

Samtempe

 

glacio