FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78  
79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   >>   >|  
abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio. Jen gxi staris: granda templo el tajlita rokajxo, konstruita en la formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj aperturoj. Neniu pordo aux fenestro videblis sur la flankoj de la konstruajxo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la sklavoj, cxar, kiel Jxa klarigis, la maharoj enflugis en sian solenejon kaj elflugis el gxi tra la tegmentaj malfermajxoj. "Sed estas enirejo", Jxa aldonis, "cxe la bazo de la konstruajxo, pri kiu ecx la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la maldensejon al amaso de sxtonoj kusxantaj apud la bazo de la muro cxe unu ekstremo de la konstruajxo. De gxi li forsxovis kelkajn grandajn rokojn kaj tiel malkasxis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en la konstruajxon, almenaux lauxsxajne, kvankam, enirinte post Jxa, mi trovis min unue en tute malluma streta loko. "Ni trovigxas en la ekstera muro," diris Jxa. "Gxi estas kava. Sekvu min singarde." La rugxulo antauxeniris kelkajn pasxojn palpsercxe kaj poste komencis supreniri krudan sxtupetaron similan al tiu, kiu kondukis de la tero al la supraj etagxoj de lia domo. Ni supreniris eble 40 futojn, kiam la interno de la intermura spaco ekheligxis, kaj baldaux ni atingis malfermajxon en la interna muro, el kiu ni povis senperturbe rigardi la tutan internon de la templo. La plej malsuperan plankon okupis enorma baseno de klara akvo, en kiu multaj malignaj maharoj adagxe nagxis tien kaj reen. Artefaritaj insuloj el granito punktis tiun surogaton de maro, kaj sur pluraj el ili mi vidis gevirojn de mia specio. "Pro kio homoj estas cxi tie," mi demandis. "Atendu, kaj vi jam vidos," respondis Jxa. "Ili ludos cxefrolon en la ceremonioj, kiuj sekvos post la enveno de la regxino. Estu danka, ke vi ne trovigxas sur ilia flanko de la muro." Li apenaux finparolis, kiam auxdigxis super ni la plauxdado de svingigxantaj flugilegoj, kaj momenton poste, longa procesio de timigaj pelucidaraj rampuloj malrapide kaj majeste flugis tra la granda malfermajxo en la mezo de la tegmento kaj solene cxirkauxsxvebis la randon de la templo. Kelkaj maharoj iris unuaj, postsekvite de almenaux dudek konsternaj pterodaktiloj--tipdaroj, kiel oni nomas ilin en Pelucidaro. Malantaux tiuj venis la regxino, flanke eskortita de aliaj tipdaroj, same kiel okazis, kiam sxi eniris la amfiteatron de Futra. Trifoje ili iris cxirkauxe en la interno de la ovala salonego, kaj
PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78  
79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   >>   >|  



Top keywords:

maharoj

 
konstruajxo
 
kondukis
 

templo

 
granda
 
trovigxas
 
enirejo
 

ekstera

 

interno

 

regxino


tegmento
 
kelkajn
 

almenaux

 
tipdaroj
 
specio
 

cxefrolon

 
gevirojn
 

demandis

 

Atendu

 

respondis


surogaton

 

baseno

 

enorma

 

multaj

 

okupis

 

plankon

 

internon

 
malsuperan
 
salonego
 

malignaj


adagxe

 

punktis

 
ceremonioj
 

pluraj

 

granito

 

insuloj

 

nagxis

 

Artefaritaj

 

Kelkaj

 
randon

postsekvite

 

cxirkauxsxvebis

 

eniris

 

flugis

 
majeste
 

malfermajxo

 

solene

 

okazis

 

flanke

 

eskortita