FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82  
83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   >>   >|  
ojn de homa karno ne tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Jxa, "sed nur, cxar ni estas varmsanguloj. Ili ecx ne pripensus mangxi dagajxon, kiu por ni estas delektajxo, same kiel mi ne mangxus serpenton. Fakte, malfacilas klarigi, kial ekzistas cxe ili tiaj inklinoj." "Mi volus scii, cxu ili lasis ecx unu homon vivanta," mi scivolis, forte elklinigxante el la aperturo en la roka muro por pli bone ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plauxdetis gxis la bazo de la muro pro brecxo inter la rokoj tiuloke kaj ankaux en kelkaj aliaj lokoj cxirkaux la periferio de la templo. Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de la muro, kaj mia tuta pezo sur gxi montrigxis trosxargxo. Gxi elrompigxis, kaj mi impetis antauxen. Per nenio mi povis savi min, kaj mi plongxis kapantauxe en la akvon sub mi. Bonsxance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundigxis pro la falo, sed dum mi altigxis al la akvosuprajxo, mia spirito plenigxis de teruro pro mia situacio, cxar mi pripensis la abomenindan pereon, kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la estajxon, kiu perturbis ilian dormon. Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide nagxis en la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine, mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi jxetis timplenan rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaux senkonsciigxis, vidante, ke ne restis ecx unusola sur la rokoj, kie mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne povis percepti iun ajn el ili en gxia interno. Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, gxis kiam mi rememoris, ke la maharoj, cxar surdaj, ne povis vekigxi pro la bruo farita de mia korpo, kiam gxi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis subakve. Estus malfacile kalkuli gxin laux surteraj kutimoj kaj normoj--la tempopason--kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis subakve eble sekundon, eble monaton, aux eble ecx tute ne. Oni ne povas ecx koncepti la eksternormalajn kontrauxdirojn kaj neeblajxojn, kiuj estigxas, kiam mankas cxiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn ni havas surtere. Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi portempan savigxon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento aplikas sian misteran arton kontraux m
PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82  
83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   >>   >|  



Top keywords:

maharoj

 
templon
 
momento
 

subakve

 
direkto
 
restis
 
farita
 

konsternita

 

rememoris

 

trafis


vekigxi
 
surdaj
 

interno

 
aferstato
 
unusola
 

supreniri

 
jxetis
 

nagxis

 

rapide

 

insuloj


plejeble

 

timplenan

 

rigardon

 

perokule

 

travagis

 

tipdaroj

 

preskaux

 
senkonsciigxis
 
vidante
 

percepti


kutimoj

 

gratuli

 
miraklo
 

savigxon

 

portempan

 

tempomezurado

 

metodoj

 

surtere

 

memoro

 
hipnotaj

misteran

 

kontraux

 

aplikas

 

plenigis

 
potencoj
 

anticipa

 

mankas

 

surteraj

 

normoj

 

tempopason