FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86  
87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   >>   >|  
jxojn kaj aventurojn, kiujn gxiaj nevideblaj insuloj tenis. Kiaj sovagxaj popoloj, kiaj ferocaj kaj fortaj bestoj en gxuste tiu momento rigardis la albatadon de gxiaj ondoj al gxia transa bordo! Gxis kie gxi etendigxis? Perry diris al mi, ke la maroj de Pelucidaro estas malgrandaj, kompare kun tiuj de la ekstera mondo, sed tamen cxi tiu granda oceano eble etendigxis milojn da mejloj. Dum nekalkuleblaj epokoj gxi jam kirligxis lauxlonge de siaj sennombraj mejloj da marbordo, restante gxis hodiaux, malgraux cxio, tute nekonata, escepte de la strio videbla de sur gxiaj plagxoj. La fascino de spekulativado igxis en mi tre forta. Estis, kvazaux mi estus retransportita al la praepoko de nia propra ekstera mondo, por rigardi gxiajn landojn kaj marojn, tutajn epokojn antaux ol homoj movigxadis sur ili. Jen nova mondo, tute virga. Gxi alvokis min esplori. Mi revadis pri la ekscito kaj aventuro atendonta min, se nur Perry kaj mi povos fugxi de la maharoj, kiam ia cirkonstanco, versxajne mallauxta sono, tiris mian atenton al mia dorsa flanko. Dum mi turnigxis, abstraktaj meditoj pri romantiko, aventuroj kaj eltrovoj forflugis vid-al-vide al la konkreta enkorpigxo de cxiuj tri, kiun mi vidis ataki. Granda, sxlima amfibio gxi estis, kun bufeca korpo kaj la fortaj makzeloj de aligatoro. Gxia enorma korpo sxajnis pezi tunojn, sed tamen gxi movigxis rapide kaj senbrue miadirekte. Cxe unu flanko estis la krutajxo, kiu etendigxis de la kanjono en la maron, cxe la alia flanko la timinda marcxo, el kiu la bestego sxteliris al mi, malantauxe kusxis la granda, nemapita maro, kaj antaux mi, en la mezo de la mallargxa vojo, kiu kondukus al rifugxo, staris tiu granda monto de terura kaj minacanta karno. Unusola ekrigardo al la kreitajxo suficxis por certigi min, ke mi staras antaux unu el tiuj delonge malaperintaj, praepokaj bestoj, kies fosiliaj postrestajxoj troveblas en la krusto de la ekstera mondo, kiuj devenas ecx jam el la triasa epoko, granda labirintodono[17], kaj aliflanke mi, nearmita, kaj escepte de zontuko, tiel nuda kiel cxe mia naskigxo. Mi povis imagi, kion sentis mia unua praulo en tiu fora, fruepoka tago, kiam li renkontis unuafoje la teruran antauxulon de la besto, kiu pusxis min en senelirejon apud la maltrankvila, mistera maro. Sendube li forfugxis, cxar alie mi estus nek en Pelucidaro nek aliloke, kaj tiumomente mi deziris, ke li estu dotinta min, inter la diversaj atributoj, kiujn mi supozeble heredis de li, p
PREV.   NEXT  
|<   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86  
87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   >>   >|  



Top keywords:

granda

 
antaux
 
flanko
 

etendigxis

 
ekstera
 
escepte
 
mejloj
 

bestoj

 

Pelucidaro

 

fortaj


rifugxo
 
staris
 

kondukus

 
mallargxa
 
rapide
 

amfibio

 
terura
 

minacanta

 

suficxis

 

certigi


kanjono

 

kreitajxo

 

ekrigardo

 

Unusola

 

sxlima

 

movigxis

 

senbrue

 
staras
 
tunojn
 

enorma


timinda

 

makzeloj

 
aligatoro
 

bufeca

 

marcxo

 

sxajnis

 

nemapita

 

miadirekte

 

kusxis

 
malantauxe

bestego

 

sxteliris

 

krutajxo

 

aliflanke

 
senelirejon
 

pusxis

 

maltrankvila

 

Sendube

 

mistera

 

antauxulon