FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85  
86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   >>   >|  
zardo portis min al gxuste tiu plagxo, sur kiu mi trovis la pirogon de Jxa, kaj post nelonge mi suprengrimpis la krutan bordon, retrospurante mian vojon el la ebenajxo de Futra. Sed mi ekhavis problemon, kiam mi eniris la kanjonon trans la altajxo, cxar tie mi trovis, ke kelkaj padoj interkrucigxas tie, kie mi transiris la akvofluan dislimon, kaj mi tute ne kapablis rememori, kiun mi uzis. Mi povis nur elekti hazarde, do mi ekiris laux tiu vojo, kiu sxajnis plej facile irebla, kaj tiumaniere mi faris la saman eraron, kiun multaj el ni faras, elektante vojon, kiun sekvi en nia vivo, kaj denove mi lernis, ke ne cxiam plej konvenas preni la vojon de malplej granda rezisto. Post ok mangxoj kaj du dormoj, mi konvinkigxis, ke mi estas sur la malgxusta vojo, cxar inter Futra kaj la interna maro mi la antauxan fojon tute ne dormis kaj nur unufoje mangxis. Retropasxi al la supro de la akvodislimo kaj esplori alian kanjonon sxajnis la sola solvo de mia problemo, sed subita largxigxo kaj ebenigxo de la kanjono tuj antaux mi ekauxguris, ke gxi baldaux elkondukos sur ebenan terenon, kaj forte tirite de la esplorista urgxo, mi decidis antauxeniri kurtan distancon, antaux ol retroiri. La posta turnigxo de la kanjono kondukis min al gxia elirejo, kaj antaux mi mi vidis mallargxan ebenajxon, kiu etendigxis gxis la oceano. La dekstra flanko de la kanjono etendigxis gxis la akvorando, kaj la valo kusxis maldekstre, poiome deklivanta gxis la maro, kie gxi estigis largxan, ebenan plagxon. Aroj de strangaj arboj punktis la pejzagxon tie kaj aliloke, preskaux gxis la akvorando, kaj grandaj arboj kaj filikoj kreskis inter ili. Jugxante laux la plantoj, mi konvinkigxis, ke la tereno inter la oceano kaj la antauxmontetoj estas marcxa, kvankam tuj antaux mi gxi sxajnis seka gxis la sabla strio, sur kiu la maro ondis antauxen kaj reen. La scivolemo motivis min marsxi al la plagxo, cxar la vidajxo estis tre bela. Dum mi preteriris la densan kaj implikitan vegetajxaron de la marcxo, mi opiniis vidi movigxeton inter la filikoj maldekstre, sed kvankam mi haltis momenton por rigardi, gxi ne ripetigxis, kaj se vere io kasxigxis tie, miaj okuloj ne povis trapenetri la densan vegetajxaron por rekoni gxin. Poste mi staris sur la plagxo kaj spektis la ampleksan kaj solecigantan maron, sur kies neallogan surfacon ankoraux neniu homo auxdacis elnavigi por eltrovi la ekzotikajn kaj misterajn landojn, kiuj kusxis transe, aux la mirindajxojn, ricxa
PREV.   NEXT  
|<   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85  
86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   >>   >|  



Top keywords:

antaux

 
plagxo
 
kanjono
 

sxajnis

 
konvinkigxis
 
etendigxis
 
filikoj
 

kvankam

 

densan

 

vegetajxaron


maldekstre
 
kusxis
 

ebenan

 
oceano
 
akvorando
 

kanjonon

 
trovis
 

antauxmontetoj

 

marcxa

 

Jugxante


kreskis

 

plantoj

 

tereno

 

marsxi

 

vidajxo

 

motivis

 

scivolemo

 
antauxen
 
preskaux
 

poiome


nelonge

 

flanko

 
bordon
 

krutan

 

suprengrimpis

 

dekstra

 

deklivanta

 

estigis

 

punktis

 
pejzagxon

aliloke

 

pirogon

 

strangaj

 

largxan

 
plagxon
 

grandaj

 

preteriris

 

neallogan

 

surfacon

 

ankoraux