FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89  
90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   >>   >|  
restis en gxia busxo. Montrigxis, ke la akra pinto tute trapikis gxian malsupran makzelon. Pro la doloro gxi klakfermis sian busxon. Mi falis sur gxian nazon, perdis mian altenon al la lanco, ruligxis lauxlonge de gxiaj vizagxo kaj kapo, trans gxia nuko sur gxian largxan dorson, kaj de tie mi falis teren. Momenton post la alterigxo mi restarigxis kaj frenezece kuris al la pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transsxultra rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra gxia malsupra makzelo, kaj gxi estis tiel okupita per tio, ke mi jam gajnis rifugxon sur la supro de la krutajxo, kiam gxi denove pretis postcxasi. Ne povante percepti min perokule en la valo, gxi siblante galopis en la altkreskan plantaron de la marcxo, kaj tie mi laste vidis gxin. Subnoto [17] prabesto-specio. 10-a cxapitro EN FUTRA DENOVE Mi rapidis al la rando de la krutajxo super Jxa kaj helpis lin atingi firman piedotenon. Li rifuzis auxskulti, kiam mi dankesprimis pro lia preskaux abortinta provo savi min. "Mi rezignis pri vi kaj taksis vin perdita, kiam vi falis en la maharan templon," li diris, "cxar ecx mi ne povis savi vin el iliaj manoj. Do vi povas imagi mian miron, kiam mi vidis pirogon tiritan sur la plagxon de la cxeftero kaj trovis tie gxuste vian piedspuron sur la sablo. "Mi tuj ekiris sercxi vin, sciante, ke vi estas tute senarmila kaj sendefenda kontraux la multaj embuskantaj dangxeroj sur la cxeftero, ne nur sovagxaj bestoj kaj rampuloj, sed ankaux homoj. Mi tute facile postspuris vin gxis cxi tie. Mi alvenis tre gxustatempe." "Sed kial vi faris gxin?", mi demandis, konsternita pro tiu amika ago fare de viro el alia mondo kaj de malsama raso kaj koloro. "Vi savis mian vivon," li respondis, "kaj de tiam estas mia devo protekti kaj amike trakti vin. Mi ne estus vera mezopo, se mi evitus mian evidentan devon--en cxi tiu okazo estis plezuro, cxar mi sxatas vin. Eble vi venu vivi kun mi. Vi igxos membro de mia tribo. Cxe ni la cxasajxo kaj fisxoj plej abundas, kaj vi povos elekti virinon el la plej belaj de Pelucidaro. Cxu vi venos?" Tiam mi rakontis al li pri Perry kaj Dian la Bela, kaj ke mia unua devo estas al ili. Nur poste mi revenos viziti lin--se nur eblos retrovi lian insulon. "Estas facile, amiko," li diris. "Vi nur iru al la bazo de la plej alta monto en la Montoj de la Nuboj. La rivero tie fluas al la Lural-az. Rekte trans la busxo de la rivero vi vidos tri
PREV.   NEXT  
|<   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89  
90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   >>   >|  



Top keywords:

cxeftero

 
facile
 
krutajxo
 

rivero

 
koloro
 
malsama
 
senarmila
 

sercxi

 

respondis

 

sendefenda


ekiris
 
sciante
 

konsternita

 
dangxeroj
 
postspuris
 

ankaux

 
bestoj
 

sovagxaj

 

rampuloj

 

alvenis


demandis

 

piedspuron

 

kontraux

 

multaj

 

gxustatempe

 

embuskantaj

 

viziti

 
revenos
 
retrovi
 

insulon


rakontis

 

Montoj

 
plezuro
 

sxatas

 

evidentan

 

trakti

 

evitus

 

mezopo

 

elekti

 
virinon

Pelucidaro

 

abundas

 

fisxoj

 

membro

 
cxasajxo
 

protekti

 

templon

 

transsxultra

 

rigardo

 

sitikon