FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88  
89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   >>   >|  
ente pensis, ke Jxa alvenas por duobligi lian porcion de homa viando, do li ne rapidis cxasi min al la krutajxo, por ne fortimigi la alian frandajxon. Anstataux tio, li nur posttrotetis min. Proksimigxante al la bazo de la krutajxo, mi ekvidis, kion Jxa intencas, sed mi dubis, ke tio finigxos sukcese. Li jam alvenis gxis dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je roka egxo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj, kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia longa lanco, gxis gxi pendis ses futojn super la tero. Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Jxa, kio ja rezultigus por ni ambaux tiun pereon, de kiu la kuprulo provis gxuste savi min--tio sxajnis neeblajxo, kaj proksimigxante al la lanco, mi diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo savi mian. Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en dangxero. "_Vi_ estas en dangxero, cxar se vi ne movigxos multe pli rapide ol nun, la _sitiko_ atingos vin kaj retiros vin, antaux ol vi ecx je duono suprengrimpos la lancon--se gxi bauxmos, gxi povos tre facile atingi vin ie ajn sub mia pozicio." Nu, mi opiniis, ke Jxa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la lancon kaj ekgrimpis al la rugxulo per plejebla rapido, kiu tamen malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la debilcerba sitiko--kiel Jxa nomis gxin--subite ekkomprenis nian intencon, kaj ke gxi perdos sian mangxon, anstataux havi la esperatan duoblan porcion. Kiam gxi vidis min suprengrimpi per la lanco, gxi ellasis siblon, kiu preskaux tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun mi atingis la supron de la lanco, aux pli gxuste, preskaux atingis. Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Jxa, sed tiam mi sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermigxi cxirkaux la akra pinto de la armilo. Mi haste penegis atingi la manon de Jxa, kaj la sitiko faris fortegan tiron, kiu preskaux deskuis Jxa de sur lia malfirma alteno sur la roka egxo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraux tenante gxin, mi plongxis la piedojn antauxe al mia mortigonto. Sxajnas, ke gxuste kiam gxi sentis la lancon gliti el la fingroj de Jxa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, cxar kiam mia falo cxesis, mi ankoraux tenis min je la malakra ekstremo de la armilo, kaj la pinto ankoraux
PREV.   NEXT  
|<   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88  
89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   >>   >|  



Top keywords:

sitiko

 
gxuste
 
lancon
 

ankoraux

 
preskaux
 
makzelojn
 
sentis
 

atingis

 

armilo

 

piedojn


fingroj
 
rapido
 

atingi

 
dangxero
 
tenante
 

ekvidis

 
porcion
 

krutajxo

 

suprengrimpi

 

ellasis


siblon

 

rapidis

 

tremigis

 

kuratakis

 

supron

 

mirinda

 

esperatan

 
supozas
 
debilcerba
 

prauloj


simiaj

 

fortimigi

 
malsimilis
 

subite

 

anstataux

 

ekkapti

 

duoblan

 

mangxon

 

ekkomprenis

 
intencon

perdos

 

plongxis

 

antauxe

 

mortigonto

 
Sxajnas
 

pensis

 

alvenas

 

alteno

 

glitis

 

cxesis