FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102  
103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
mega kaptigxo, kiu sxajnis detrancxi mian brakon de mia korpo. La doloro, kiun mi suferis, estis intensa, sed gxi servis nur por sproni min al pli grandaj penoj por venki mian kontrauxulon. Tien kaj reen sur la planko ni luktis--la maharo donis al mi terurajn, trancxajn batojn per siaj antauxpiedoj, dum mi klopodis sxirmi mian korpon per mia maldekstra mano, samtempe provante trovi okazon por transdoni mian klingon el mia nun senutila glavmano al ties rapide malfortigxanta parulo. Finfine mi sukcesis, kaj per tio, kio sxajnis esti mia lasta unco da forto, mi pikis la klingon tra la malbela korpo de mia malamiko. Tiel sensone kiel gxi batalis, gxi mortis, kaj kvankam malforta pro doloro kaj sangoperdo, mi kun emocio de triumfa fiereco transpasxis gxian konvulsie rigidigxantan kadavron kaj ekkaptis la plej potencan sekreton de tiu mondo. Unu sola ekrigardo certigis min, ke gxi estas gxuste tiu afero, kiun Perry priskribis al mi. Kaj ekkaptante gxin, cxu mi prepensis, kion tio signifas por la homaro de Pelucidaro--cxu fulmis tra mia menso la penso, ke sennombraj ankoraux nenaskitaj generacioj de mia propra specio havos kauxzon adori min pro la afero, kiun mi plenumis por ili? Cxu? Ne esti tiel. Mi pripensis belan ovalan vizagxon, rigardantan el kristale puraj okuloj tra ondanta amaso da nigregaj haroj. Mi pripensis rugxegajn lipojn, de Dio faritaj por kisado. Kaj mi tute subite, sen rekta instigo, starante sola en la sekreta kamero de la maharoj de Pelucidaro, eksciis, ke mi amas Dian la Bela. 12-a cxapitro POSTCxASO Dum momento mi staris tie, pensante pri sxi, kaj tiam mi sopirgxemante metis la libron malantaux la rimenon, kiu tenis mian zontukon, kaj turnigxis por forlasi la apartamenton. Malsupre de la koridoro, kiu kondukas supren el la malsupraj kameroj, mi fajfis per la antauxarangxita signalo, kiu anoncis al Perry kaj Gak, ke mi estis sukcesinta. Momenton poste, ili staris cxe mia flanko, kaj je mia miro mi vidis, ke Hugxa la Ruza akompanas ilin. "Li kunigxis kun ni," klarigis Perry, "kaj ne permesis nei. Tiu ulo estas vulpo. Li flaras eskapon, kaj prefere ol malsukcesigi nian sxancon nun, mi diris, ke mi kondukos lin al vi, por ke vi decidu, cxu li akompanu nin." Mi ne havis amon por Hugxa, kaj mi ne fidis lin. Mi certis, ke li perfidus nin, se li kredus tion profitodona; sed mi vidis neniun elturnigxon, kaj la fakto, ke mi mortigis kvar maharojn, anstataux kiel planite nur tri, ebligis in
PREV.   NEXT  
|<   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102  
103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

klingon

 
staris
 
Pelucidaro
 

pripensis

 
doloro
 
sxajnis
 
anstataux
 

momento

 

planite

 

pensante


sopirgxemante
 
maharojn
 

mortigis

 
zontukon
 
turnigxis
 

rimenon

 
malantaux
 

libron

 

cxapitro

 

subite


ebligis

 

kisado

 

rugxegajn

 

lipojn

 

faritaj

 

instigo

 

starante

 
forlasi
 
eksciis
 

sekreta


kamero

 

maharoj

 
POSTCxASO
 

koridoro

 

permesis

 

certis

 

klarigis

 

akompanas

 

perfidus

 
kunigxis

sxancon

 

kondukos

 

akompanu

 

malsukcesigi

 
flaras
 

eskapon

 

prefere

 

kredus

 

antauxarangxita

 

fajfis