FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96  
97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
le kapsalutis kaj tuj rekomencis sian laboron, kvazaux mi tute ne estus forestinta. Lia indiferenteco kaj mirigis kaj cxagrenis min. Kaj jen mi riskis morti por reveni al li, sole pro miaj devosento kaj amo! "Perry!" mi ekkriis, "Cxu vi ne havas vortojn por mi post mia longa foresto?" "Longa foresto!" li ripetis kun videbla miro. "Kion vi volas diri?" "Cxu vi frenezas, Perry? Cxu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de kiam ni disigxis pro la atakanta dago en la areno?" "De kiam!" li ripetis. "Homo, mi jxus revenis de la areno! Vi revenis preskaux tiel frue kiel mi. Efektive, se vi forestus multe pli longe, mi certe ektimus, kaj mi ja intencis demandi al vi, kiel vi fugxis de la besto, tuj post kiam mi fintradukos cxi tiun plej interesan eltirajxon." "Perry, vi _estas_ freneza," mi ekkriis. "Scias nur Dio, kiel longe mi forestis. Mi iris al aliaj landoj, eltrovis novan genton de homoj en Pelucidaro, vidis la kulton de la maharoj en ilia kasxita templo, kaj apenaux eskapis viva de ili kaj de granda labirintodono, kiun mi renkontis pli poste, post mia longa kaj teda vagado trans fremdan mondon. Mi mankis dum tutaj monatoj, Perry, kaj nun vi apenaux pauxzas de via laboro cxe mia reveno, kaj vi insistas, ke ni apartigxis nur momenton. Cxu tiel vi traktas amikon? Mi miras pri vi, Perry, kaj se mi pensus ecx dum momento, ke mi estas por vi tiel bagatela, mi ne revenus por riski pro vi morton en la manoj de la maharoj." La maljunulo rigardis min dum longa tempo, antaux ol ekparoli. Lia sulka vizagxo montris konsternan mienon, kaj liaj okuloj esprimis doloran bedauxron. "David, mia filo," li diris, "Kiel vi povus ecx momente dubi mian amon al vi? Cxi tie temas pri strangajxo, kiun mi ne povas kompreni. Mi scias, ke mi ne estas freneza, kaj mi estas same tiel certa, ke ankaux vi ne; sed kiel ni klarigu la strangajn halucinojn, kiujn ni ambaux sxajne havis pri la tempopaso post nia lasta intervidigxo. Vi estas certa, ke pasis monatoj, dum mi estas samgrade certa, ke antaux unu horo mi sidis cxe via flanko en la amfiteatro. Cxu iel eblas, ke ni ambaux pravas, kaj samtempe ambaux eraras? Unue, diru al mi, kio estas la tempo, kaj eble per tio mi povus solvi nian problemon. Cxu vi kaptas mian intencon?" Mi ne kaptis gxin kaj diris tion. "Jes," dauxrigis la maljunulo, "ni ambaux pravas. Por mi, klinita super mia libro cxi tie, ne pasis multe da tempo. Mi faris malmulte aux nenion por malsxpari mian forton, do mi
PREV.   NEXT  
|<   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96  
97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

ambaux

 
revenis
 

pravas

 

monatoj

 

apenaux

 

maljunulo

 
maharoj
 
antaux
 

freneza

 
mankis

ripetis

 

ekkriis

 

foresto

 

strangajxo

 

laboron

 

strangajn

 

halucinojn

 

sxajne

 
klarigu
 

momente


rekomencis

 

ankaux

 

kompreni

 

vizagxo

 
montris
 

konsternan

 
ekparoli
 

rigardis

 

forestinta

 
mienon

bedauxron

 

okuloj

 

esprimis

 

doloran

 

kvazaux

 

dauxrigis

 
kaptis
 

problemon

 

kaptas

 

intencon


klinita

 

nenion

 

malsxpari

 

forton

 
malmulte
 
flanko
 

samgrade

 

kapsalutis

 
intervidigxo
 

amfiteatro