FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100  
101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
lia estis farebla, mi rapidis supren. Kiam mi atingis la frekventatajn partojn de la konstruajxo, mi trovis grandan sxargxon da feloj en angulo, kaj tiujn mi levis al mia kapo, portante ilin tiel, ke la randoj kaj anguloj pendis cxirkaux miaj sxultroj, tute kasxante mian vizagxon. Tiel kamuflite, mi trovis Perry kaj Gak kune en la kamero, kie ni mangxadis kaj dormadis. Ne necesas diri, ke ambaux gxojis vidi min, kvankam ili kompreneble sciis nenion pri la sorto, al kiu kondamnis min la jugxistoj. Ni decidis perdi neniom da tempo antaux ol efektivigi nian fugxplanon, cxar mi ne povus esperi resti longe kasxita de la sagotoj, kaj mi ne bone povus porcxiame porti tiun amason da feloj sur mia kapo sen veki suspekton. Tamen, estis kredeble, ke per gxi mi povus sendangxere trairi la plenajn koridorojn kaj kamerojn de la superaj niveloj, do mi ekiris kun Perry kaj Gak--cxe kio la fetoro de la malbone tanitaj feloj dume preskaux sufokis min. Kune, ni iris al la unua vico da koridoroj sub la cxefetagxo de la konstruajxoj, kaj tie Perry kaj Gak haltis por atendi min. La konstruajxoj estas fositaj el la formacio de solida kalksxtono. Ilia arkitekturo estas pro absolute nenio rimarkinda. La cxambroj estas foje rektangulaj, foje rondaj, kaj foje ovalaj. La koridoroj, kiuj ilin kunigas, estas mallargxaj kaj ne cxiam rektaj. La kameroj estas lumigitaj per difuzita sunlumo reflektita tra tuboj similaj al tiuj, per kiuj oni lumigis la avenuojn. Ju pli malaltaj la kamervicoj, des pli mallume. La plejmulto de la koridoroj estas tute nelumigitaj. La maharoj povas vidi tre bone en duonmallumo. Survoje al la cxefetagxo ni renkontis multajn maharojn, sagotojn kaj sklavojn; sed neniu atentis nin, cxar ni igxis parto de la ordinara vivo en la koridoro. Estis nur unusola enirejo kondukanta el la loko al la avenuo, kaj gxi estis bone gardata de sagotoj--sole cxi tiun pordon ni ne rajtis trapasi. Fakte, estis malpermesite al ni ankaux eniri la subajn koridorojn kaj apartamentojn, krom je apartaj okazoj, kiam oni ordonis al ni tion fari; sed cxar ili konsideris nin malsupera specio sen inteligenteco, ili ne havis kauxzon timi, ke ni per tio povus fari ian malbonon, do oni ne malhelpis al ni eniri la koridoron, kiu kondukis malsupren. Volvitajn en felo, mi portis tri glavojn kaj la du pafarkojn kaj la sagojn, kiujn Perry kaj mi faris. Cxar multaj sklavoj portis fele volvitajn sxargxojn cxiudirekte, neniu trovis mian sxargxon menciinda. Kie
PREV.   NEXT  
|<   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100  
101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

koridoroj

 
trovis
 
sagotoj
 

cxefetagxo

 
koridorojn
 
portis
 
konstruajxoj
 

sxargxon

 

atentis

 

supren


multajn
 
atingis
 

maharojn

 
sklavojn
 
sagotojn
 

ordinara

 
kondukanta
 

enirejo

 

avenuo

 

gardata


unusola

 

renkontis

 

koridoro

 

duonmallumo

 

similaj

 

partojn

 

lumigis

 
reflektita
 
kameroj
 

lumigitaj


difuzita

 

sunlumo

 
avenuojn
 

maharoj

 

nelumigitaj

 

plejmulto

 

mallume

 

frekventatajn

 

malaltaj

 
kamervicoj

Survoje

 

pordon

 

glavojn

 

Volvitajn

 
malsupren
 

malbonon

 

malhelpis

 

koridoron

 

kondukis

 

pafarkojn