FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99  
100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
ante gxis la limo de mia cxeno, mi trovis, ke etendante unu manon tiom, kiom mi povis, miaj fingroj restis ankoraux unu colon for de la celata ilo. Estis turmente! Mi strecxis cxiun fibron, sed mi ne povis atingi gxin. Fine mi turnigxis, kaj etendis unu piedon al la objekto. Mia koro saltis en mian gorgxon! Mi povis apenaux ektusxi gxin! Sed eble en mia peno tiri gxin al mi, mi nevole sxovus gxin ankoraux pli malproksimen, kie gxi estus neatingebla! Malvarma sxvito ekfluis sur min el cxiu poro. Malrapide kaj zorgeme mi faris la penadon. Miaj piedfingroj falis sur la malvarman metalon. Poiome mi movis gxin al mi, gxis mi kredis gxin atingebla de mia mano, kaj momenton poste, mi returnigxis, kaj la kara ilo estis en mia mano. Mi diligente eklaboris je la mahara seruro, kiu tenis mian cxenon. Estis ridinde simple. Ecx infano povus tiel malsxlosi gxin, kaj post momento mi estis libera. La maharoj nun sxajne finis sian laboron cxe la tablo. Unu jam forturnigxis kaj ekzamenis aliajn viktimojn, sxajne intencante elekti la sekvontan operacioton. La dorsoj de la cxetabluloj estis turnitaj al mi. Se ne estus la estajxo, kiu marsxis al ni, mi povus fugxi tuj tiumomente. Malrapide, la estulo alproksimigxis al mi, kiam gxian atenton allogis granda sklavo cxenita kelkajn jardojn dekstre de mi. Tie, la reptilio ekhaltis kaj komencis zorge ekzameni la kompatindulon, kaj farante tion, gxi turnis sian dorson al mi dum momento, kaj gxuste tiam mi faris du saltegojn, kiuj portis min el la kamero en la koridoron trans gxi, laux kiu mi kuris tiel rapide kiel mi kapablis. Kie mi estas kaj kien mi iras--tion mi ne sciis. Mia sola penso estis plejeble malproksimigi min de tiu timindega torturkamero. Poste, mi reduktis mian rapidecon al vigla marsxado, kaj pli poste, ektimante la dangxeron, ke min trafus nova malagrabla situacio, se mi malzorgus, mi movigxis ankoraux pli malrapide kaj zorgeme. Post tempeto mi venis al koridoro, kiu sxajnis iel mistere konata al mi, kaj iom poste, hazarde rigardante en kameron flanke de la koridoro, mi vidis tri maharojn volvigxintajn en dormado sur lito el feloj. Mi preskaux jubilis lauxte pro gxojo kaj trankviligxo. Estis la sama koridoro kaj la samaj maharoj, al kiuj mi intencis asigni tiel gravan rolon en nia fugxo el Futra. La Providenco vere gracis min, cxar la reptilioj ankoraux dormis. Nun la unusola granda dangxero estis la reiro al la superaj niveloj por sercxi Perry kaj Gak, sed cxar nenio a
PREV.   NEXT  
|<   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99  
100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

ankoraux

 
koridoro
 
granda
 

zorgeme

 
momento
 
maharoj
 
Malrapide
 

sxajne

 

plejeble

 

malproksimigi


reptilio
 
sercxi
 

rapidecon

 
reduktis
 
marsxado
 

ektimante

 
superaj
 

niveloj

 

timindega

 

torturkamero


ekhaltis

 

gxuste

 

saltegojn

 

dorson

 

turnis

 

ekzameni

 

kompatindulon

 
farante
 
portis
 

rapide


dangxeron

 

kapablis

 
komencis
 

kamero

 

koridoron

 

trafus

 

dormado

 

volvigxintajn

 

Providenco

 
maharojn

flanke

 

preskaux

 

jubilis

 

intencis

 
asigni
 

lauxte

 

trankviligxo

 

gracis

 

kameron

 

movigxis