FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115  
116   117   >>  
a lando; sed pro Jubal mi ne kuragxis eniri la vilagxojn aux sciigi iujn el miaj geamikoj pri mia reveno, pro timo, ke Jubal informigxos. Post longedauxra gvatado mi malkovris, ke mia frato ankoraux ne revenis, do mi dauxre logxis en kaverno apud valo, kiun mia popolo malofte frekventas, atendante la tempon, kiam li povos reveni por liberigi min de Jubal. "Sed fine, unu el la cxasistoj de Jubal vidis min, dum mi rampis al la kaverno de mia patro por kontroli, cxu mia frato jam revenis, kaj li faris alarmon, kaj Jubal ekiris post mi. Li cxasis min jam tra multaj landoj. Li ne povas esti tre malproksime malantaux mi nun. Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li estis fia viro. Mi iris gxis la limo de mia povo, kaj ne eblas eskapi," kaj sxi senespere rigardis supren al la dauxrigo de la elstarajxo dudek futojn super ni. "Sed li ne havos min," sxi subite kriis, kun granda malsxato. "Jen la maro"--sxi fingromontris preter la randon de la krutajxo--"kaj la maro havos min anstataux Jubal." "Sed nun mi havas vin, Dian," mi kriis; "kaj nek Jubal nek alia vin havos, cxar vi estas mia," kaj mi ekkaptis sxian manon kaj ne levis gxin super sxian kapon kaj lasis gxin fali, por simboli liberigon. Sxi levigxis sur la piedojn, kaj rigardis rekte en miajn okulojn per neflankigxanta celemo. "Mi ne kredas vin," sxi diris, "cxar se vi estus sincera, vi estus farinta tion en la kunesto de aliaj, kiuj observus gxin--tiam mi vere estus via virino; nun estas neniu, kiu vidis vin fari gxin, cxar vi scias, ke sen observantoj via ago ne ligas min al vi," kaj sxi fortiris sian manon de mia kaj forturnigxis. Mi provis konvinki sxin, ke mi estas sincera, sed sxi nur ne povis forgesi la hontigon, kiun mi metis sur sxin tiun alian fojon. "Se vi sinceras pri cxio, kion vi diras, vi havos bonegan okazon por pruvi tion," sxi diris, "se Jubal ne kaptos kaj mortigos vin. Mi estas sub via povo, kaj la traktado, kiun vi faros al mi, estos la plej bona pruvo pri viaj intencoj pri mi. Mi ne estas via virino, kaj denove mi diras al vi, ke mi vin malamas, kaj ke mi estus felicxa neniam revidi vin." Dian ja estis malkasxema. Oni ne povus nei tion. Fakte, mi trovis, ke senartifikeco kaj rektparolo estas tre rimarkebla trajto de la kavernuloj de Pelucidaro. Fine, mi sugestis, ke ni faru provon atingi mian kavernon, ke ni povus eskapi la sercxantan Jubal, cxar mi volonte konfesas, ke mi ne tre deziris renkonti la potencan
PREV.   NEXT  
|<   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115  
116   117   >>  



Top keywords:

kaverno

 

mortigos

 

rigardis

 
virino
 
sincera
 

revenis

 

eskapi

 

kavernon

 
sercxantan
 

forturnigxis


fortiris
 

observantoj

 

potencan

 

renkonti

 

farinta

 

kredas

 

celemo

 

okulojn

 
neflankigxanta
 

deziris


konfesas

 

volonte

 

provis

 

observus

 

kunesto

 

kavernuloj

 

Pelucidaro

 

trajto

 

intencoj

 

rimarkebla


denove

 

malamas

 
rektparolo
 

senartifikeco

 

malkasxema

 

felicxa

 

neniam

 
revidi
 
traktado
 

provon


hontigon

 
trovis
 

forgesi

 

atingi

 
kaptos
 
sugestis
 

okazon

 

bonegan

 

sinceras

 

konvinki