FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
udaj pugnoj. Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkauxris sub lia etendita brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturnigxa, ke li kusxis kelkajn sekundojn tie, antaux ol li provis levigxi, kaj mi staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuigxus. Fine li ja levigxis, preskaux mugxanta pro rabio kaj honto; sed li ne restis surpieda--mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun Jubal estis jam frenezigxinta pro malamo, cxar neniu sanmensa homo estus levigxinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, gxis fine li kusxis pli longe sur la tero inter batoj, kaj cxiufoje levigxis pli malforta ol antauxe. Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura cxekora bato peze faligis lin surteren, kie li kusxis tute senmova, kaj iel mi sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu levigxos. Sed ecx rigardante tiun kadavron, kusxantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj bestoj--tiun gigantan ogron de la sxtonepoko. Prenante mian glavon, mi apogis min sur gxi, rigardante la kadavron de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi jxus batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskigxis en mia cerbo--rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun lauxkompare pigmean homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon. Tuta Pelucidro kusxus cxe iliaj piedoj--kaj mi estus ilia regxo kaj Dian la regxino. Dian! Ondeto da dubo traversxis min. Estis tute laux la povoj de Dian, ke sxi malsxatus min, ecx se mi estus regxo. Sxi certe estis la plej superigxema persono, kiun mi iam renkontis--kun la plej konvinka metodo sciigi iun, ke sxi estas supereca. Nu, mi povus iri al la kaverno kaj diri al sxi, ke mi mortigis Jubal, kaj tiam sxi eble sentus pli da favoro al mi, cxar mi sxin liberigis de sxia turmentinto. Mi esperis, ke sxi facile trovis la kavernon--estus terure, se mi denove sxin perdus, kaj mi turnigxis por preni miajn sxildon kaj pafarkon kaj rapide postsekvi sxin, kiam je mia miro mi trovis sxin starantan
PREV.   NEXT  
|<   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

granda

 
kusxis
 
levigxis
 

rapide

 
rigardante
 
kadavron
 
denove
 

baraktigis

 

trovis

 

trafan


lauxkompare
 
scienco
 

pigmean

 
lerteco
 
superanto
 

facile

 
kolegoj
 

esperis

 

plenumebla

 

propono


potenca

 

starantan

 

malamiko

 

turnigxis

 

pensis

 

apogis

 

sxtonepoko

 
Prenante
 
glavon
 

batalo


perdus

 

sxildon

 
naskigxis
 

batalis

 

terure

 

kavernon

 

rezulte

 

turmentinto

 

malsxatus

 
kaverno

mortigis

 

superigxema

 

sciigi

 

supereca

 
metodo
 

konvinka

 

persono

 

renkontis

 

postsekvi

 

traversxis