FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
ankaj klifoj, aux la Montoj de la Nuboj, oni sentas la mankon de io grava kaj sopiras al la familiaraj kaj kompreneblaj "nord-oriento" kaj "sud-okcidento" de la ekstera mondo. Ni apenaux jxus surpasxis la grandan ebenajxon, kiam ni perceptis du enormajn bestojn, kiuj proksimigxas al ni el la malproksimo. Tiel malproksimaj ili estis, ke oni ne povis distingi, kiaj bestoj ili estis, sed kiam ili pliproksimigxis, mi vidis, ke ili estas enormaj kvarpieduloj, inter 80 kaj 100 futojn longaj, kun etaj kapoj sidantaj supre de la tre longa koloj. Iliaj kapoj sxajnis esti 40 futojn super la tero. La bestoj tre malrapide movigxis--tio signifas, ke iliaj korpaj movigxoj estis tre malrapidaj--sed iliaj pasxoj estis tiel longdistancaj, ke ili fakte iris signife pli rapide ol homo. Kiam ili ankoraux pli proksimigxis, ni eltrovis, ke sur la dorso de ambaux sidas homo. Tiam Dian sciis, pri kiu besto temas, kvankam sxi neniam antauxe vidis tiajn. "Ili estas lidioj el la lando de la torianoj", sxi kriis. "Toria kusxas cxe la periferio de la Terura Ombrolando. Nur la torianoj inter la gentoj de Pelucidaro rajdas lidiojn, cxar ili trovigxas en neniu lando krom la malluma." "Kio estas la Terura Ombrolando?" mi demandis. "Gxi estas la lando, kiu kusxas sub la Morta Mondo", respondis Dian; "la Morta Mondo, kiu porcxiame pendas inter la suno kaj Pelucidaro super la Terura Ombrolando. Estas la Morta Mondo, kiu faras la grandan ombron sur tiu parto de Pelucidaro." Mi ne plene komprenis kion sxi diras, kaj mi dubas, cxu ecx nun mi komprenas, cxar mi neniam estis en tiu parto de Pelucidaro, de kiu videblas la Morta Mondo; sed Perry diras, ke gxi estas la luno de Pelucidaro--planedeto interne de planedo--kaj ke gxi cxirkauxiras la akson de la Tero koincide kun la rotacio de la Tero, kaj tial gxi trovigxas cxiam super la sama loko en Pelucidaro. Mi memoras, ke Perry tre ekscitigxis, kiam mi rakontis al li pri tiu Morta Mondo, cxar li opiniis, ke gxi estas la kauxzo de la gxis tiam neklarigeblaj fenomenoj de nutacio kaj precesio de la ekvinoksoj. Kiam la du homoj sur la lidioj estis tre proksimaj al ni, ni vidis, ke unu estas viro kaj la alia virino. La unua levis siajn du manojn kun la polmoj direktitaj al ni, signante per tio pacdeziron, kaj mi jam respondis sammaniere al li, kiam li subite eligis krion de miro kaj plezuro, kaj glitinte desur sia granda rajdbesto, li kuris antauxen al Dian kaj jxetis siajn brakojn cxirkaux sxin.
PREV.   NEXT  
|<   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

Pelucidaro

 
Terura
 
Ombrolando
 

futojn

 
lidioj
 
kusxas
 
torianoj
 

neniam

 

grandan

 

trovigxas


respondis
 
bestoj
 

cxirkauxiras

 
planedo
 
interne
 

planedeto

 
rotacio
 

koincide

 

Montoj

 

videblas


komprenis

 

ombron

 

pendas

 

komprenas

 

porcxiame

 

klifoj

 

subite

 
eligis
 
sammaniere
 

direktitaj


signante

 

pacdeziron

 
plezuro
 

glitinte

 

jxetis

 

brakojn

 

cxirkaux

 

antauxen

 

granda

 
rajdbesto

polmoj

 

manojn

 

kauxzo

 

neklarigeblaj

 
opiniis
 

demandis

 

memoras

 

ekscitigxis

 

rakontis

 

fenomenoj