FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97  
98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
bezonis nek mangxon nek dormon, sed vi, kontrauxe, marsxis kaj batalis kaj foruzis forton kaj histon, kiu devas rekonstruigxi per nutrajxo, do multajn mangxojn kaj dormojn post kiam vi laste vidis min, vi kompreneble mezuras la tempon grandparte laux tiuj agoj. Fakte, David, ne povas ekzisti tempo en Pelucidaro, kie mankas remedoj por mezuri aux registri gxin. La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas cxi tie en iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la prezencan. Sxajnas, ke cxe ili ekzistas nek preterito nek futuro. Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian cirkonstancon, sed niaj lastaj traviajxoj sxajnas montri gxian ekziston." La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry sxajne nenion pli gxuis ol spekulativi pri gxi, kaj auxskultinte kun intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj interrompis lian sagxumadon. "Venu!" ordonis la entrudulo, gestante al mi. "La enketistoj parolos kun vi." "Adiaux, Perry!" mi diris, manpremante al la grizulo. "Eble ekzistas nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi baldaux komencos vojagxon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi kaj Gak sukcesos fugxi, mi petas, ke vi promesu elsercxi Dian la Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis sxian pardonon pro mia neintenca ofendo al sxi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi suficxe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al sxi." Larmoj venis en la okulojn de Perry. "Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David," li diris. "Estus terure ecx pripensi mian pluan vivon sen vi, inter cxi tiuj abomenaj kaj fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fugxos, cxar mi sentas min pli sekura cxi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en cxi tiu subtera mondo. Adiaux, mia filo, adiaux!" Tiam lia maljuna vocxo sxanceligxis kaj rompigxis, kaj kiam li kasxis sian vizagxon per siaj manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian sxultron kaj sxovis min el la kamero. 11-a cxapitro KVAR MORTAJ MAHAROJ Momenton poste, mi staris antaux deko da maharoj--la sociaj enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de sagota interpretisto. Mi respondis cxiujn vere. Sxajnis precipe interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi ilin konvi
PREV.   NEXT  
|<   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97  
98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

ekzistas

 
lastaj
 
sagota
 

maharoj

 
neniam
 
revenos
 
Adiaux
 

enketistoj

 

Pelucidaro

 

tempon


multajn
 
terure
 

forprenos

 
okulojn
 
kredis
 

brutoj

 
pripensi
 

abomenaj

 

stranga

 

veturilo


portis

 

Larmoj

 

sociaj

 

prezentis

 

pardonon

 

vortoj

 

neintenca

 
ofendo
 
satisfakcion
 

fugxos


malbona

 

suficxe

 
interpretisto
 

deziro

 

pluvivi

 

sentas

 

gardisto

 

ekkaptis

 

sxultron

 
cxiujn

vizagxon

 

interesi

 

sxovis

 

precipe

 
cxapitro
 

MORTAJ

 

Momenton

 

kamero

 

Sxajnis

 

kasxis