FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
ni denove mangxis, mi demandis al Dian, cxu sxi intencas reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed sxi malgxoje balancis la kapon kaj diris, ke sxi ne kuragxas, cxar oni ankoraux devus konsideri la fraton de Jubal--ties plej agxan fraton. "Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis. "Cxu ankaux li deziras vin, aux cxu la elektorajto je vi farigxis familia heredajxo, donota de generacio al generacio?" Sxi ne tute komprenis, kion mi celis diri. "Estas probable," sxi diris, "ke ili cxiuj volos vengxi la morton de Jubal--ili estas sep--sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin cxiujn, antaux ol mi povos reiri al mia popolo." Eksxajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por mi--sepoble tro grandan, fakte. "Cxu Jubal havis kuzojn?" mi demandis. Preferinde estus scii cxion plej malbonan komence. "Jes," respondis Dian, "sed ili ne gravas--ili cxiuj havas virinojn. La fratoj de Jubal ne havas virinojn, cxar Jubal povis akiri neniun por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de li--kelkaj ecx jxetis sin desur la krutajxoj de Amoz en la Darel Az prefere ol edzinigxi al la Malbelulo." "Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj--" mi demandis. "Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro," diris Dian, kun rigardo kompata, sed samtempe malsxata, kun la malsxato emfazita iom pli ol la cirkonstancoj postulis--kvazaux por certigi, ke mi ne preteratentos gxin. "Komprenu," sxi dauxrigis, "pli juna frato ne rajtas alpreni edzinon, gxis cxiuj liaj pli agxaj fratoj tion faris, krom se la pli agxa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin frauxlaj, ili des pli volonte helpos lin akiri edzinon." Rimarkante, ke Dian farigxas pli komunikema, mi komencis flegi la esperon, ke sxi eble iom pli eksxatas min, sed baldaux mi eltrovis kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj. "Cxar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio farigxos el vi, konsiderante, ke vi ne povas esti felicxa kun mi cxi tie, cxar vi tiom malamas min?" "Mi devos nur toleri vin," sxi respondis malvarme, "gxis vi decidos iri al alia loko kaj lasi min negxenata; tiam mi tre bone elturnigxos sola." Mi rigardis sxin kun kompleta miro. Sxajnis nekredeble, ke ecx prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj nedankema. Tiam mi levigxis. "Mi lasos vin _nun_," mi diris arogante, "Mi jam toleris gxislime vian nedankemon kaj viajn insultojn
PREV.   NEXT  
|<   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

demandis

 
virinojn
 
fratoj
 

edzinon

 
respondis
 
grandan
 
generacio
 

rilatas

 

fraton

 

restigos


frauxlaj
 
levigxis
 

privilegion

 
neniam
 
sciante
 

nedankema

 
malvarma
 

farigxas

 

preteratentos

 

Rimarkante


senkora

 

volonte

 

helpos

 

insultojn

 

gxislime

 

toleris

 

Komprenu

 
alpreni
 
nedankemon
 

rajtas


virino

 

nuligas

 
arogante
 

dauxrigis

 

komencis

 

rigardis

 

malamas

 

kompleta

 

certigi

 
felicxa

elturnigxos

 

negxenata

 

toleri

 

malvarme

 
decidos
 

konsiderante

 

baldaux

 

eltrovis

 

maldika

 

fadeno