FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
iliaj grandaj sklavkaravanoj. Ili ne povis kompreni, ke la malaltaj klasoj subite ekhavis potencon, kiu faris ilin vere timindaj. En unu el la bataletoj kun sklavkaravanoj kelkaj el niaj sarianoj prenis plurajn sagotajn kaptitojn, kaj inter ili estis du anoj de la gardistaro interne de la konstruajxo, en kiu oni tenis nin malliberigitaj en Futra. Ili diris al ni, ke la maharoj estis frenezaj pro rabio, kiam ili eltrovis, kio okazis en la kelo de la konstruajxo. La sagotoj sciis, ke io tre terura trafis iliajn mastrojn, sed la maharoj zorge klopodis, por ke neniu sugesto pri la vera naturo de ilia pereiga afliko sciigxu ekster la propra specio. Kiom da tempo necesos por ke la specio forpereu, oni tute ne povus ecx diveni; sed sxajnis neeviteble, ke tio finfine okazu. La maharoj oferis fabelan rekompencon al tiu, kiu kaptus unu el ni viva, kaj samtempe minacis suferigi la plej timindan punon al tiu, kiu farus fizikan malbonon al ni. La sagotoj ne povis kompreni tiujn sxajne paradoksajn instrukciojn, kvankam ilia kialo estis suficxe komprenebla al mi. La maharoj deziris la Grandan Sekreton kaj ili sciis, ke nur ni povus havigi gxin al ili. La eksperimentoj de Perry pri la fabrikado de pulvo kaj la konstruo de fusiloj ne progresis tiel rapide kiel ni esperis--multege da aferoj pri tiuj du artoj Perry ne sciis. Ni ambaux certis, ke la solvo de tiuj du problemoj progresigus la civilizon interne de Pelucidaro je miloj da jaroj en unu antauxensalto. Kaj estis diversaj aliaj artoj kaj sciencoj, kiujn ni deziris enkonduki, sed niaj komunaj scioj ne ampleksis la mehxanikajn detalojn, kiuj solaj povas doni al ili komercan aux praktikan valoron. "David", diris Perry tuj post sia plej lasta malsukceso produkti pulvon, kiu ecx brulus, "unu el ni devos reveturi al la ekstera mondo kaj reporti la informojn, kiuj mankas al ni. Cxi tie ni havas la laboristojn kaj materialojn por reprodukti ion ajn, kion oni iam produktis supre--ni malhavas nur la necesan scion. Ni reveturu kaj kunprenu tiun scion en la formo de libroj--tiam tiu cxi mondo vere kusxos en niaj manoj". Kaj tial oni decidis, ke mi reveturu en la borveturilo, kiu ankoraux kusxis cxe la rando de la arbaro, tie, kie ni unue penetris gxis la suprajxo de la interna mondo. Dian rifuzis ecx auxskulti iun planon pri mia foriro, kiu ne inkluzivas sxin, kaj mi ne bedauxris, ke sxi volas akompani min, cxar mi deziris, ke sxi vidu mian mondon, kaj mi deziris, ke mia mondo vid
PREV.   NEXT  
|<   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

maharoj

 
deziris
 
sagotoj
 

sklavkaravanoj

 
specio
 
kompreni
 
konstruajxo
 

interne

 

reveturu

 

malsukceso


reveturi
 
reporti
 

informojn

 
mankas
 
ekstera
 

pulvon

 
brulus
 

produkti

 

diversaj

 

antauxensalto


sciencoj

 

progresigus

 

problemoj

 

civilizon

 

Pelucidaro

 

enkonduki

 

komunaj

 
komercan
 
praktikan
 

valoron


ampleksis

 

mehxanikajn

 
detalojn
 

interna

 

rifuzis

 

auxskulti

 

suprajxo

 

arbaro

 

penetris

 
planon

foriro

 

mondon

 

akompani

 

inkluzivas

 
bedauxris
 

produktis

 

malhavas

 

necesan

 

laboristojn

 

materialojn