FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
de la ekstera mondo pluvivu. Mi fierigxis je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, sxi ne povis skribi aux legi; sxi estis neniel kulturita aux delikata, kiel vi jugxus kulturitecon kaj delikatecon; sed sxi estis modelo de cxio plej inda en virinoj, cxar sxi estis bona, kaj kuragxa, kaj nobla, kaj virta. Kaj sxi estis cxio cxi malgraux tio, ke observi cxi tiujn virtojn kuntrenis suferadon kaj dangxeron kaj eblan morton. Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Sxi estus lia lauxlegxa edzino. Sxi estus la regxino en sia propra lando--kaj esti regxino tiom signifis al virino de la sxtonepoko kiom al hodiauxa virino; kiel ajn vi rigardas gxin, temas nur pri relativa gloro, kaj se vivus nur duonnudaj sovagxuloj en la ekstera mondo hodiaux, oni trovus, ke esti la edzino de dahomea cxefulo estas multe glore. Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna virino, kiun mi konis en Nov-Jorko--splenda por rigardi kaj por konversacii. Sxi plenkore enamigxis al unu amiko mia--pura, vireca ulo--sed sxi edzinigxis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna dibocxulo, cxar li estis grafo en iu tute eta euxropa princlando, al kiu la atlaso de Rand McNally ecx ne atribuis propran koloron. Jes, mi intense fieris pri Dian. Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, cxar mi estis avida revidi Perry kaj informigxi, cxu li bone fartas. Mi rakontis al Dian pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj sxi tre ravigxis pro gxi. Sxi diris, ke se nur revenos Dakor, sxia frato, li facile povus igxi la regxo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus aliancigxi. Tio ebligus al ni impetan starton, cxar kaj la sarianoj kaj la amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn tribon, kiu malinklinus aligxi al la granda armeo de federaciigxintaj sxtatoj, per kiu ni planis marsxi kontraux la maharoj. Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi povus konstrui post iom da eksperimentado--pulvon, fusilojn, kanonojn kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj jxetis siajn manojn cxirkaux mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Sxi komencis kredi, ke mi estas cxiopova, kvankam vere faris nenion krom paroli--sed tiel estas cxe virinoj, kiuj amas. Perry sxatis diri, ke se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aux patrino kredas lin, la mondo kusxus en liaj manoj. Kiam n
PREV.   NEXT  
|<   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

virino

 
edzino
 
manojn
 

facile

 
splenda
 
regxino
 
virinoj
 

ekstera

 

armitaj

 

emancipi


rakontis
 
pafarkoj
 

informigxi

 
trejnitaj
 
fartas
 

glavoj

 
homaron
 

potencaj

 

aliancigxi

 

revenos


ravigxis

 

amozanoj

 

Pelucidaro

 

sarianoj

 

starton

 

ebligus

 

impetan

 
triboj
 
detrupovajn
 

nenion


paroli

 

kvankam

 
mirindulo
 

komencis

 

cxiopova

 

kusxus

 

kredas

 

patrino

 

sxatis

 
dekone

kapabla

 

marsxi

 

planis

 

kontraux

 
maharoj
 

diversajn

 

klarigis

 

sxtatoj

 

federaciigxintaj

 

malinklinus