FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101  
102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
mi lasis Gak kaj Perry, ne estis aliaj estuloj videblaj, do mi tiris unu glavon el la pakajxo, kaj lasante la ceterajn armilojn cxe Perry, mi ekiris sola al la malsuperaj niveloj. Veninte en la apartamenton, en kiu dormis la tri maharoj, mi silente eniris piedpinte, ne memorante, ke la kreitajxoj ne kapablas auxdi. Per rapida trapiko tra la koro mi mortigis la unuan, sed mia dua trapiko ne estis tiel bontrafa, tiel ke antaux ol mi povis mortigi la venontan el miaj viktimoj, gxi jxetis sin kontraux la tria, kiu rapide suprensaltis, kontrauxstarante min per vaste malfermitaj makzeloj. Sed batalado ne estas okupo, kiun la mahara raso sxatas, kaj kiam la estulo vidis, ke mi jam senvivigis du el gxiaj kunuloj kaj ke mia glavo estas rugxa de ilia sango, gxi haste forkuris de mi. Sed mi estis tro rapida por gxi, do, duone saltante, duone flugante, gxi forhastis laux alia koridoro, dum mi sekvis tuj post gxi. Gxia eskapo signifus la tutan ruinigxon de niaj planoj, kaj tre probable mian tujan morton. Tiu penso donis flugilojn al miaj piedoj; sed ecx en la plej bona kazo mi povis nur egali la rapidecon de la saltanta estulo antaux mi. Tute subite gxi forturnis sin en apartamenton dekstre de la koridoro, kaj enrapidante momenton poste, mi frontis du el la maharoj. Tiu, kiu estis tie, kiam ni eniris, okupis sin per kelkaj metalaj ujoj, en kiujn oni metis pulvorojn kaj fluajxojn, se jugxi surbaze de la vico de flakonoj kusxantaj sur la benko, cxe kiu gxi laboris. Mi tuj komprenis, en kiun lokon mi estis veninta. Jen gxuste tiu cxambro, pri kiu Perry donis al mi detalajn instrukciojn, per kiuj mi trovu gxin. Gxi estis la subtera kamero, en kiu oni kasxis la Grandan Sekreton de la mahara raso. Kaj sur la benko, flanke de la flakonoj, kusxis la fele bindita libro, kiu entenis la solan kopion de la afero, kiun mi devis elsercxi post la mortigo de la tri dormataj maharoj. Ne estis alia elirejo el la cxambro ol la pordo, en kiu mi nun staris, frontante la du timindajn reptiliojn. Mi sciis, ke pelitaj en angulon ili batalus kiel demonoj, kaj ili estis bone ekipitaj por batali, se ili nepre devus. Kune, ili impetis sur min, kaj kvankam mi tuj trapikis la koron de unu el ili, la alia alfiksis siajn brilajn dentegojn sur mian glavbrakon super la kubuto, kaj tiam komencis per siaj akraj ungegoj rastgrati mian korpon, sxajne por elsxiri miajn internajxojn. Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian brakon el tiu potenca, pre
PREV.   NEXT  
|<   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101  
102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

maharoj

 
antaux
 
flakonoj
 

cxambro

 
estulo
 
koridoro
 
mahara
 

trapiko

 

rapida

 

apartamenton


eniris
 
flanke
 

kusxis

 
Grandan
 
bindita
 

kamero

 
kasxis
 

Sekreton

 

mortigo

 

dormataj


elirejo

 

elsercxi

 

entenis

 

subtera

 

kopion

 

videblaj

 

laboris

 
estuloj
 
komprenis
 

kusxantaj


fluajxojn

 

surbaze

 
veninta
 

instrukciojn

 

detalajn

 

gxuste

 

frontante

 

ungegoj

 

rastgrati

 
komencis

dentegojn

 

glavbrakon

 

kubuto

 

korpon

 
sxajne
 

liberigi

 

brakon

 

potenca

 

esperi

 

senutile