FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110  
111   112   113   114   115   116   117   >>  
i kaj la sagotoj alfrontigxis sur la mallargxa kornico. La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco, almenaux ok futojn alta cxe la sxultro, dum de la pinto de gxia nazo gxis la fino de gxia stumpeca vosto gxi estis plene dek du futojn longa. Kiam gxi ekvidis la sagotojn, gxi eligis plej timindan mugxon, kaj kun malfermita busxo gxi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej antauxa gorilohomo turnigxis por fugxi, sed li kuris rekte kontraux siaj alimpetantaj kolegoj. La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfugxon barita, turnigxis, kaj intence saltis al terura morto sur la trancxaj rokoj tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermigxis kaj kaptis la postan--auxdigxis la nauxza sono de krakigxantaj ostoj, kaj la dissxirita kadavro estis faligita de la rando de la krutajxo. Kaj la potenca bestego ecx ne interrompis sian konstantan antauxeniron laux la kornico. Kricxantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegajxo por gxin eskapi, kaj laste, mi vidis gxin cxirkauxiri la turnigxon, ankoraux cxasante la demoralizitan restajxon de la homcxasantaro. Dum longa tempo mi povis auxdi la teruran mugxadon de la bestego, miksitan kun la krioj kaj kricxoj de liaj viktimoj, gxis la timigaj bruoj fine mallauxtigxis kaj malaperis en la malproksimeco. Poste, mi informigxis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj revenis kun trupo por savi min, ke la _riso_, kiel oni nomas gxin, postcxasis la sagotojn, gxis gxi ekstermis la tutan bandon. Gak estis certa, kompreneble, ke ankaux mi igxis viktimo de la terura kreitajxo, kiu en Pelucidaro estas vere la regxo inter bestoj. Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble farigxus predajxo aux de la kavernurso aux de la sagotoj, mi antauxeniris laux la kornico, kredante, ke cxirkauxirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari el alia direkto. Sed mi sxajne konfuzigxis pro la tordoj kaj turnigxoj de la kanjonoj kaj ravinoj, cxar mi nek tiam venis al la lando Sari, nek dum longa tempo poste. Subnoto [18] cxe bazopilko, kurado de unu bazo gxis alia. 14-a cxapitro EN LA GxARDENO EDENA Sen iu ajn orientigxo el la cxielo, ne estas mirige, ke mi konfuzigxis kaj perdigxis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo cxe la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, gxis laca kaj malsat
PREV.   NEXT  
|<   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110  
111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

futojn

 
kornico
 
sagotoj
 

kavernurso

 
konfuzigxis
 
terura
 
turnigxis
 

sagotojn

 

bestego

 

saltis


kreitajxo
 
viktimo
 

flanko

 
Pelucidaro
 
kompreneble
 

ankaux

 
montetoj
 

farigxus

 

predajxo

 

kanjonon


bestoj

 

volante

 

bandon

 

atingis

 

finfine

 

tribanoj

 

revenis

 
trapasis
 
malsat
 

malproksimeco


informigxis

 

postcxasis

 
ekstermis
 

antauxeniris

 

kredante

 

kurado

 

mirige

 

cxielo

 

bazopilko

 
Subnoto

vagadis

 

longan

 

GxARDENO

 

cxapitro

 
orientigxo
 

perdigxis

 

tempon

 

direkto

 

elvenis

 

vastaj