FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105  
106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
ie malantaux ni persistaj sagotoj sekvas nian spuron. Gak diris, ke ili neniam malsukcesis cxase eltrovi siajn cxasatojn, gxis ili kaptis tiujn aux estis mem retretigitaj de pli forta militistaro. Nia sola espero, li diris, estis atingi lian tribon, kies forto tute suficxis en la montara fortikejo por forbatali iun ajn nombron da sagotoj. Kaj finfine, post lauxsxajne monatojn, kaj kiel mi nun scias, eble jaroj, ni venis gxis loko, kie ni povis vidi la grizbrunan krutajxon, kiu borderas la antauxmontetojn de Sari. Kaj preskaux sammomente, Hugxa, kiu cxiam rigardis tiom malantauxen kiom antauxen, anoncis, ke li povas vidi aron de viroj malantaux ni, superirante malaltan montegxon. Estis la longe atendita postsekvantaro. Mi demandis al Gak, cxu ni povus atingi Sari suficxe frue por ilin eskapi. "Eble," li respondis, "sed vi trovos, ke la sagotoj povas iri per nekredebla rapideco, kaj cxar ili estas preskaux nelacigeblaj, ili estas sendube multe pli fresxaj ol ni. Plue--" li pauxzis, ekrigardante Perry. Mi sciis, kion li pensis. La maljunulo estis preskaux elcxerpita. Dum granda parto de nia fugxado, aux Gak aux mi duone apogis lin dum la marsxado. Kun tia handikapo, ecx malpli rapidaj postsekvantoj ol la sagotoj povus facile gxisatingi nin, antaux ol ni povus transiri la krudan altajxon, kiun ni frontis. "Vi kaj Hugxa iru antauxe," mi diris. "Perry kaj mi alvenos, se ni povos. Ni ne povas vojagxi tiel rapide kiel vi, kaj ne necesas, ke vi mortu pro tio. Gxi estas neevitebla. Ni devos gxin fronti." "Mi ne forlasos kamaradon," estis la simpla respondo de Gak. Mi ne sciis, ke tiu granda, vila praepoka viro havas tiel noblan karakteron interne de si. Mi cxiam sxatis lin, sed nun, aldonigxis honoro kaj respekto al mia sxato. Jes, ankaux amo. Sed tamen mi pluurgxis lin antauxen, insistante, ke se li povos atingi sian popolon, li eble povos venigi suficxe grandan militistaron por forpeli la sagotojn kaj savi Perry kaj min. Sed ne, li rifuzis forlasi nin, kaj tiel finigxis la diskuto, sed li sugestis, ke Hugxa rapidu antauxen por averti la sarianojn pri la dangxero al la regxo. Ne necesis multe da instigado por ekmarsxigi Hugxan--la nura ideo suficxis por forsendi lin salte antauxen en la antauxmontetojn, kiujn ni intertempe atingis. Perry sciis, ke li endangxerigas la vivon de Gak kaj mi, kaj la maljunulo preskaux insiste petegis, ke ni antauxeniru sen li, kvankam mi sciis, ke li suferas veran angoron de
PREV.   NEXT  
|<   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105  
106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

antauxen

 

preskaux

 

sagotoj

 
atingi
 

antauxmontetojn

 

suficxe

 

malantaux

 

suficxis

 
granda
 

maljunulo


krudan

 
alvenos
 

necesas

 
rapide
 

praepoka

 

noblan

 

karakteron

 
interne
 

gxisatingi

 

antaux


vojagxi

 
transiri
 

respondo

 

neevitebla

 

frontis

 

altajxon

 
simpla
 

kamaradon

 
fronti
 

antauxe


forlasos

 

pluurgxis

 

Hugxan

 

ekmarsxigi

 
forsendi
 
instigado
 
necesis
 

sarianojn

 

dangxero

 

kvankam


suferas

 

angoron

 
antauxeniru
 

petegis

 

atingis

 

intertempe

 
endangxerigas
 

insiste

 

averti

 

rapidu