FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92  
93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>   >|  
titaj." "Mi ne vidas alian vojon, Jxa," mi diris, "kvankam mi certigas al vi, ke mi preferus iri al Sxeolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas tro pia, ol ke mi iam versxajne devus savi lin el tiu loko." Jxa demandis al mi, kio estas Sxeolo, kaj post kiam mi lauxpove klarigis, li diris: "Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub Pelucidaro. Cxiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien. Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj logxas tie. Ni scias tion, cxar kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj trovigxas aux parte aux tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron, por ke gxi iru al Molop-az." Dum ni parolis, ni marsxadis supren tra la kanjono, per kiu mi malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Jxa faris sian eblon por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian nesxanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu mi povos vidi la ebenajxon, kie kusxas la urbo. Mi miris trovi tute mallonga la distancon ek de la plagxo, kie mi retrovis Jxa. Mi evidente malsxparis multe da tempo, sekvante la kurbigxojn de serpentuma kanjono, dum trans la altajxo kusxis Futra, al kiu mi sxajne plurfoje proksimigxis. Kiam ni atingis la verton de la altajxo kaj ekvidis la granitajn pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Jxa lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiauxis min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon. Mi bedauxris disigxi de Jxa, cxar mi jam tre forte amikigxis kun li. Kun lia kasxita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovagxaj militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado, kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fugxplano sukcesus. Sed restis unu gravega afero unue farenda--almenaux por mi la plej grava afero--trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la insulto, kiun mi pro nescio faris al sxi, kaj mi volis, nu, mi volis revidi sxin kaj esti kun sxi. Laux la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj transiris la ondantan pejzagxon al la senombraj obeliskoj, kiuj gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej proksima enirejo, min ekvidis la
PREV.   NEXT  
|<   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92  
93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>   >|  



Top keywords:

Anorok

 

restis

 

ekvidis

 

malsupreniris

 

persvadi

 

kanjono

 

altajxo

 
Sxeolo
 

rigardas

 

adiauxis


lastan

 

disigxi

 

kasxita

 

insulo

 

amikigxis

 

bedauxris

 
decido
 

pordegoturojn

 

punktojn

 

preferus


granitajn

 

verton

 

plurfoje

 

proksimigxis

 

atingis

 

florplena

 
ebenejo
 

freneza

 

reveni

 

certigas


rezigni

 

malsupre

 

lastfoje

 

kvankam

 

sovagxaj

 

montodeklivo

 

florkampon

 

revidi

 
nescio
 

transiris


ondantan
 
Kvaronan
 

mejlon

 
proksima
 

enirejo

 
subtera
 

vojojn

 

pejzagxon

 

senombraj

 

obeliskoj