FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  
, ke Kudlago mortis. Kiam li fine vespere reiris al sia hejmo, li estis ghismorte lacigita. Dum la tuta tago li ne manghis ech unu manghopeceton. Kaj la doloro de chiuj pacientoj koncentrighis en lia animo. Li suferis kun chiuj, kaj pro chiuj. Antau noktomezo iu ekfrapis je la pordo. Doktoro Welch iris malfermi. Sur la strato staris sendito el la poshtoficejo. Li alportis telegrafan sciigon el Nenana: "Al doktoro Welch, Nome. La fervojstacio Anchorage sciigis nin, ke ghi forsendas la seron per ekstra lokomotivo. Sur la fervojo estas novaj neghblovajhoj, sed laboristoj jam forigas ilin. Tagmeze la sero povas esti en Nenana. Komuniku, kion pri ghi!" Chapitro 3 Propono Doktoro Welch iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon. El lia pala vizagho oni povis scii, kiel febre li ion pripensas. Komuniku, kion pri ghi. Kiel kruela ghi estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco de kelkcent kilometroj kushas la paketo, kiu por ilia urbo signifas vivon. Se oni ne alveturigos ghin ghustatempe, dekoj da homoj--infanoj kaj plenkreskuloj--senpove pereos. Kaj li vizitados unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos, kaj je chiuj demandoj li devos nur levi la shultrojn kaj per rompita vocho respondi: "Sed jes.... estas sufiche da sero... kompreneble.... ghi estas en Nenana. Kion pri ghi?" Por kio estas chiuj eltrovajhoj de la moderna tekniko, se ili ne povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas automobiloj en tiu chi terura lando? Por kio estas la aeroplanoj meze de polusa vintro? Kaj en liajn pensojn komencis shtelighi io kiel amara riprocho. Kial li loghighis en tiu chi lando forgesita de Dio kaj homoj, en tiu chi mizera urbo, kiu estas la lasta civilizita loko sur la amerika kontinento. Kiel facilan kaj komfortan vivon havas homoj vivantaj en la sudo! Tie sufichus nur voki per la telefono kaj post kelkaj horoj estus la sero en la manoj de la kuracisto. Kaj chi tie....? Sed subite li rekonsciighis. Li ekhontis pri tiu chi momenta malforteco. Ne, ne--la vera viro ne parolas tiamaniere. Plendi povas nur malbravuloj. Riprochi la sorton pro ghiaj malfavoro kaj malico povas nur homoj de etaj koroj. La vera viro ektimas neniun malhelpajhon. Kaj ju pli da ili li--renkontos survoje, des pli kuraghe li ekmarshas, li batalas k
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  



Top keywords:

Nenana

 

Doktoro

 

Komuniku

 

pensojn

 

komencis

 

polusa

 

aeroplanoj

 

terura

 

vintro

 

automobiloj


kompreneble
 

demandoj

 

shultrojn

 
rompita
 
malaperos
 
rapide
 

donados

 
injektojn
 

respondi

 

tekniko


moderna

 

eltrovajhoj

 

sufiche

 

shtelighi

 

amerika

 

Riprochi

 

malbravuloj

 

sorton

 

malfavoro

 

Plendi


tiamaniere
 
momenta
 
ekhontis
 

malforteco

 

parolas

 

malico

 

kuraghe

 

ekmarshas

 
batalas
 
survoje

renkontos

 

ektimas

 
neniun
 

malhelpajhon

 
rekonsciighis
 

subite

 
civilizita
 

okulojn

 

kontinento

 
mizera