Ili dankas vin!"
"Kaj kiamaniere vi alveturigos ghin el Nenana?"
Doktoro Welch embarasite eksilentis. Se li scius tion!
Pli frue ol li povis respondi, enkuris en la poshtoficejon ploranta
virino.
Shi estis Eskimino.
"Sinjoro doktoro, mi petas vin venu tuj al ni! Nia Kudlago estas
malsana, li estas tiom varmega, li malfacile spiras--"
"Atendu patrino, tuj mi estos preta," li diris al shi. Kaj klinite al
la telefon-aparato, li vokis:
"Hallo!?"
"Jes!"
"Komuniku al Nenana, ke la pluan alveturigon de la sero aranghos mi
mem! Ili atendu miajn instrukciojn!"
"Jes, mi sciigos ilin. Persistu!"
"Dankon!"
Doktoro Welch pendigis la audilon, adiauis al Smith kaj iris kun la
Eskimino en shian loghejon. Ghi estis kompatinda kabanacho,
konstruita el miksajho de ligno, argilo, musko kaj shtonaro. En la
angulo sur la ligna kushbreto, kovrita per senharigitaj feloj, kushis
dekjara knabo. Li eruptis konfuzajn, nekompreneblajn kriojn. Sur lia
frunto shvito perlis.
La kuracisto eksciis tuj che la unua rigardo, ke li venas malfrue.
"Kiam li ekmalsanighis?" li demandis la malfelichan patrinon, kiu ne
chesis korshire plendi.
"Antau.... du.... tagoj," shi singultis.
"Jam antau tri," audighis murmura vocho el alia angulo de la
malforte prilumita chambro.
Doktoro Welch rigardis tien. Nur nun li ekrimarkis, ke tie kushas
amaseto da feloj, en ghi ia amaso da grasajho, ostoj kaj malpureco,
kiu kune reprezentis la malafablan kapon de la eskima familio.
"Kaj kial vi ne alvokis min pli frue?"--
"Kiu ja pensus, ke la malsano povas esti tiom malbona! Ho, sinjoro
doktoro, savu lin!" per ploranta vocho petegis la virino.
"Ghi aspektas tre serioza. Sed eble ni sukcesos savi lin," diris la
kuracisto.
Per siaj vortoj li volis nur konsoli kaj plifortigi. Li sciis, ke chi
tie chio estas jam senespera.
El la eskima kabano li iris rekte al la sherifo.
Post nelonge la tuta urbo sciis, kio okazis. Estis malpermesite amase
kunveni. Ankau hoteloj estis fermataj, char epidemio ne limighas nur
je la infanoj. Dum la tago montrighis, ke malsanighis ankau kelkaj
plenkreskaj personoj.
Doktoro Welch havis la manojn plenaj de laboro. Li mem jam ne sciis,
en kiom da domoj li vizitis la malsanulojn. Kaj chiu injekto, kiun li
donis, pikis lin pli multe ol la pacienton. Li ja konsciis, ke li
povas nur malproksimigi la katastrofon, sed ke li ne povos ghin
haltigi por chiam.
En la malfrua posttagmezo li ricevis la sciigon
|