Kiom da glaciaj ebenajhoj, neghmontoj kaj perfidaj
abismoj! Kiom da ventegoj kaj frostoj! Kiom da senkonsola polusa
mallumo, kaj kiom da sporadaj, grizaj radioj de taglumo!
Sed la alvoko estis konciza kaj klara. La pluan alporton aranghu mem!
Neniu demandas, kiaj transport-ebloj ekzistas en tiu chi dezerta
lando. Kaj chu mirinde? Kiu ja devas chi tie koni chion pli bone ol
li, doktoro Welch, kiu vivas en Alasko pli ol dudek jarojn? Jes,
doktoro Jenkins pravas. Seattle-Anchorage, tio estis lia devo. Sed
Anchorage-Nome, tio estas afero de doktoro Welch.
La zorg-elcherpita kuracisto malrapide rektighis. Subite li sentis,
kvazau li liberigus sin de chiu lacigho, senpovo kaj timo antau la
fantomo de la epidemio. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj ne evitas
respondecon. Kiuj ghojas, se antau ilin estas starigitaj tiaj
taskoj, kiaj shajnas al la plimulto de la homoj nevenkeblaj. Li estis
unu el tiuj, kiuj trovas la sencon de la vivo en la plenumo de siaj
devoj.
Rapide decidighinte, li foriris al la poshtoficejo.
"Bonan tagon, sinjoro Smith! Do--vi jam scias..."
"Jes, sinjoro doktoro. Sed kion ni faru nun?"
"Chu mi povas fari telefonan komunikon al Anchorage?"
"Espereble. Almenau post noktomezo mi estis sciigita, ke chiuj
linioj estas nedifektitaj."
"Bonege! Kontaktigu min kun la stacidoma oficejo!"
La alvoko al la stacidoma oficejo en Anchorage flugis per zumantaj
dratoj tra la dezertaj tundroj, frostighintaj riveroj kaj vastaj
praarbaroj pli rapide ol la plej sovagha uragano.
Post nelonge ili estis en kontakto.
Doktoro Welch prenis audilon.
"Tie chi Nome, doktoro Welch. Kiu estas che la aparato?"
"Staciestro de Anchorage."
"Sinjoro staciestro, hodiau estos al vi transdonata la sero--"
"El Seattle por Nome, jes, mi scias pri la afero," interrompis lin la
staciestro. "Ni atendas ghin antau la vespero."
"Chu funkcias fervoja servo al Nenana?"
"Ghis nun jes. Sur kelkaj lokoj estighis ja iom grandaj neghamasoj,
sed ghi denove sukcesis liberigi la fervojon."
"Bone! Post ricevo de la sero forsendu ghin per la plej proksima
vagonaro al Nenana!"
"Ili aranghos tion, sinjoro doktoro! Cetere--restu momenton che la
aparato, mi parolos kun nia lokomotivejo."
"Mi atendas."
Doktoro Welch tenis la audilon. Post nelonge audighis la staciestro
denove.
"Hallo--chu vi estas che la aparato?"
"Jes."
"Sinjoro doktoro, la seron ni forsendos al Nenana per ekstra
lokomotivo."
"Bonege, sinjoro!
|