FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  
j frapetis per shlosilo shajne sensignifajn, sed vere tiom gravajn streketojn kaj punktojn. "Ghi progresos rapide. Chiuj linioj estas malokupitaj," li diris post forsendo de la telegramo. "Mi dankas vin. Se la respondo venos ankorau nun dum la nokto, sendu ghin per iu, mi petas, al mia domo. Se venos nenio, matene mi vizitos vin." "Restu momenton por varmighi che mi, sinjoro doktoro!" "Dankon! Mi estas maltrankvila. Kiu scias, chu ne atendas min hejme denove iu malfelicha patrino." Doktoro Welch revenis hejmen. Sinjorino Welch atendis lin. "Chu vi sukcesis?" shi demandis tuj en la pordo. "Jes. La telegramo estas jam forsendita. Nur ke en Seattle oni agu rapide. Sed kredu al mi--," li volis ankorau ion aldoni, sed subite li eksilentis kaj mediteme rigardis al la estingighanta fajreto en la forno. "Chu vi volis ion diri?" ekrigardis lin sinjorino Welch kaj shia kunsenta rigardo atestis, ke shi travivas kun sia edzo chiujn dubojn, luktojn kaj esperojn. "Jes.... efektive.... ghi ja estas malfacila afero, Silvio! Kiel ajn mi pripensas tion, mi tamen ne povas imagi al mi, ke ili estos kapablaj alveturigi la seron alimaniere ol per aeroplano. Kaj mi dubas, chu aeroplano kuraghus chi tien nun, en la frostoj, kiajn ni jam longan tempon ne travivis." Sinjorino Welch ne respondis. Ankau shi konkludis la samon, sed tamen shi ne povis kaj ne volis kredi, ke la infanoj de Nome devos en la venontaj tagoj morti sen helpo. La geedzoj Welch ne povis pro turmentaj pensoj ech dormi. Ili ambau meditis kaj che chiu brueto mildigis la spiradon, por ke ili audu eventualan frapadon de iu patrino au de la sendito el la poshtoficejo. Fine antau la tagigho audighis energia frapado je la pordo. Doktoro Welch saltis el la lito kaj rapidis malfermi. "Jen la telegramo, sinjoro," donis al li folieton maljuna Jim. "Mi dankas vin, Jim," diris la kuracisto kaj iris kun la telegramo en la dormochambron. "Chu nova paciento?" demandis sinjorino Welch. "Ne. Telegramo el Seattle." "Jam? Legu, mi petas vin!" "Al doktoro welch nome punkto seattle la dudeksesan de januaro punkto ni forsendis la seron per aeroplano al anchorage punkto pluen la aeroplano ne povas riski pro la veteraj malhelpajhoj punkto la pluan alporton aranghu mem punkto doktoro jenkins." Anchorage-Nome! Nur chi tiuj vortoj traflugis la pensojn de la kuracisto, kiam li finlegis la telegramon. Du mallongaj vortoj, sed kio kushas efektive inter ili!
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  



Top keywords:

punkto

 

telegramo

 

aeroplano

 
doktoro
 
kuracisto
 

vortoj

 

demandis

 

Sinjorino

 
Doktoro
 

patrino


sinjorino
 

sinjoro

 

Seattle

 

efektive

 

rapide

 

dankas

 

ankorau

 

sendito

 
eventualan
 

sensignifajn


frapadon

 

saltis

 

rapidis

 

malfermi

 

frapado

 

tagigho

 

audighis

 

energia

 

poshtoficejo

 

brueto


venontaj

 

gravajn

 
infanoj
 

geedzoj

 

meditis

 

mildigis

 

turmentaj

 
pensoj
 
spiradon
 

shajne


jenkins

 
Anchorage
 

aranghu

 

alporton

 
veteraj
 
malhelpajhoj
 

traflugis

 

mallongaj

 

kushas

 

telegramon