oje perdighis, eble la shipo ne povis veturi
pluen--kaj nun--"
"Kion nun?" ripetis lian vorton la palighinta sinjorino.
"La seron mi devas havi je chiu prezo!"
"Sed kiamaniere vi povas ghin akiri? La plej proksima bakteriologia
instituto estas en Seattle, tio signifas distancon de kvin mil
kilometroj--kaj vi devas ghin havi tre baldau, tre rapide, chu ne?"
"Jes, tre rapide. Char se eksplodos epidemio chi tie en la nordo,
tiam ghi estas multe pli kruda ol en civilizitaj regionoj. Se estus
somero, oni alveturigus la seron per aviadilo. Sed nun--en tiu chi
terura vintro--"
En la chambro regis profunda silento.
La kuracisto subite levighis.
"Kien vi volas iri?" demandis lin sinjorino Welch.
"Al la poshtoficejo. Mi faros chion, kio estos en miaj fortoj."
Li surmetis pezan pelton kaj eliris en la bruantan ventegon.
Chapitro 2
Ghemantaj dratoj
Doktoro Welch rapidis tra la senhomaj stratoj al la poshtoficejo. La
senkompata frosto penetris ankau sub lian dikan peltmantelon, sed
la kuracisto malatentis tion. Li ja ech ne sentis ghin. Chiuj liaj
pensoj estis fiksitaj al la unusola: havigi la seron kaj transportigi
ghin kiel eble plej baldau al Nome.
Fine li atingis la poshtoficejon. Li frapegis la masivajn
fenestrokovrilojn kaj auskultis. Momenton nenio movighis. Sed poste
knaris la shtuparo, shlosilo grincis kaj la oficisto iom malfermis la
pordon.
"Hallo, kiu estas?" li ekvokis en la mallumon.
"Welch," sonis la konciza respondo.
"Ho, jen vi, sinjoro doktoro! Bonvolu eniri, char la vento estas
kapabla forporti la homon."
"Sinjoro Smith, mi devas forsendi ekspres-telegramon al Seattle,"
diris la kuracisto.
"Tre simpla afero, sinjoro doktoro!"
La kuracisto eniris la oficejon kaj sidighis sur la seghon. La
poshtoficisto preparis al si krajonon kaj paperon.
"Nu--ni povas komenci!"
Kaj doktoro Welch diktis:
"Al bakteriologia instituto en Seattle. Nome, la 25-an de januaro.
Difteri-epidemio, ni ne posedas freshan seron. Sendu tuj. Doktoro
Welch."
La oficisto apenau finskribis, kiam li demandis timigite:
"Chu en nia urbo estas difterio?"
"Bedaurinde."
"Kiom da pacientoj?"
"Ghis nun kvar. Sed mi timas, ke ili estos pli multaj."
"Tio estas malbona. Tre malbona. Char alportigi la seron el Seattle
en tiu chi sezono--tio ja estus vera miraklo."
"Mi scias. Sed se la infanoj devas vivi, tiu chi miraklo devas
okazi."
Sinjoro Smith sidighis al la telegraf-aparato ka
|