cisto Welch.
"Mi ne scias. Neniu vizitis min. Eble ia malvarmumigho. Infano
elkuras el la varma hejmo malbone vestita--"
Li ankorau ne finparolis, kiam aperis che la pordo la patrino de
Karlo.
"Mi petas vin, chu estas chi tie sinjoro doktoro Welch?" shi
ekscitite demandis kelkajn homojn, kiuj jam volis forlasi la salonon.
"Jes, tie--," ili montris en la mezon de la salono.
Doktoro Welch iris al shi renkonte.
"Kio okazis, sinjorino Brown?"
"Mi venas rekte de via domo, sinjoro doktoro. Via edzino diris al mi,
ke vi estas chi tie. Nia Karlo subite malsanighis," shi komunikis
rapide, ekscitite.
"Eble la malsano ne estas tre malbona. Kio okazis al li?"
"Mi ne scias. Hierau li kuradis kiel sovaghulo, kaj hodiau li nur
brulas. Mi opiniis, ke pro la ekscitigho pri la hodiaua teatrajho.
Li ja tiom ghojis je tio--sed vespere li komencis vomi, li ekhavis
febron kaj nun li plendas, ke li sentas dolorojn en la gorgho. Mi
tiom timas, sinjoro doktoro!"
"Mi tuj vizitos vin. Sed unue mi devas iri hejmen por la kofreto,"
diris la kuracisto kaj li rapidis al la elirejo.
En la pordo li renkontis la patrinon de Roberto.
"Sinjoro doktoro, mi petas vin, venu rigardi nian Roberton!"
Denove la sama afero. Hierau chio estis en ordo, kaj hodiau vomado,
febro, gorgho.
Homoj, kiuj chion audis, maltrankvilighis. Kion tio signifas? Kio
trafis la infanojn en Nome?
La salono rapide malplenighis. Neniu jam pensis pri la teatrajho.
Chiuj pensoj estis direktitaj al la malsano, kiu tiom neatendite
aperis.
Doktoro Welch vizitis ambau pacientojn, funde trarigardis ilin,
donis al ili injektojn kaj diris, ke morgau matene li venos denove.
Je la demandoj, pri kiu malsano temas, li respondis elturnigheme.
Kaj kiam li revenis hejmen, atendis lin tie ankorau du virinoj. Li
estu tiel afabla kaj iru al iliaj infanoj....
Post la dudekdua horo li revenis. Sinjorino Welch atendis lin
malpacience.
"Kio okazis tiom subite?" shi demandis.
"Difterio," diris la kuracisto malrapide kaj peze li sidighis en la
fotelon.
"Che chiuj kvar?"
"Jes. Kaj mi timas, ke ili ne restos solaj. Almenau oni diris al mi,
ke en ankorau kelkaj domoj estas malsanaj infanoj."
"Chu vi havas sufiche da kontrau-difteria sero?"
"Jes, mi havas, sed.... sed mi timas--"
"Kion?"
"Mi timas, ke ghi estas jam tro malnova kaj efikos nur malforte."
"Ho!"
"Mi ne kulpas pri tio. Novan mendon mi faris somere, kiel mi faras
chiujare. Eble ghi surv
|