FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
jn. "Ni jam timis, ke ni venos malfrue," diris la kuracisto. "Sed, kiel mi vidas, la komenco estas prokrastita." "La infanoj jam ribelas," sinjorino Hastings rigardis al la unuaj benkoj. "Kiu povus miri!" ridetis la kuracisto. "Chu ni kondutis alie, kiam ni estis junaj?" Post nova tondra aplaudo audighis la akra vocho de sonorilo. Kaj en la trankvilighintan salonon penetris el la scenejo konfuzitaj ekkrioj: "Kie estas Roberto? Kio okazis al li? Chu vi ne vidis lin?" "Kaj kie restas Karlo?" koleris fraulino Elias. "Ili faris tion belege! La publiko estas jam malpacienca kaj la aktoroj restas hejme!" "Sinjorino instruistino, mi venigos ilin!" proponis iu knabo. "La ventego vin forportus--chu vi ne audas, kiel ghi tondras? Sed.... ne gravas, infanoj! Kelkajn momentojn min atendu, mi mem venigos ilin." Kaj la instruistino rapide foriris. "Se tio estus iu alia....!" koleretis charme vestita knabineto. "Sed ghuste Roberto, kiu ludas la chefan rolon!" "Kaj sen Karlo ni ankau ne povas ludi," alighis knaba vocho. Dume la malpacienco chiam kreskis. La infanoj sidantaj sur la unuaj benkoj ekaudis, ke Roberto kaj Karlo ne alvenis, kaj la neatendita sciigo rapide disvastighis tra la tuta salono. "Chu vi ne scias, kial ili ne alvenis? Kio retenis ilin? Eble ili forgesis, ke oni ludas hodiau!" Panikaj demandoj flugis lau la salono. Neniu scipovis respondi ilin. Chiuj akorde interkonsentis, ke ili estas malordemaj lernantoj kaj oni devus puni ilin. Kiam la kolerigho kontrau la malakurataj knaboj kulminis, antau la kurteno aperis la instruistino. Momente chiuj silentighis kaj rigardis shian ekscititan vizaghon. "Estimataj cheestantoj! Kun granda bedauro mi devas komuniki al vi, ke la teatroludon, pri kiu ni chiuj tiom ghojis, ni ne povas hodiau efektivigi." "Kial?" elspiris trompigite chiuj infanoj. "Char Roberto kaj Karlo, kiuj ludas chefajn rolojn, subite ekmalsanighis," diris rapide la instruistino kaj estis felicha, ke shi jam plenumis sian malagrablan taskon. "La enirbiletojn bonvolu teni. Ni ludos la teatrajhon, kiam ambau knaboj resanighos." Tio estis dirita klare, sed tamen neniu levighis. Chiuj bedauris, ke la afero tiel malfeliche malsukcesis. La infanoj preskau ploris. Ili ja tiom ghojis je la hodiaua tago! Fine ekparolis Davison: "Nu, kion fari! Almenau restos al ni ghojo post kelkaj pluaj tagoj. Kaj chu vi ne scias, sinjoro doktoro, kio okazis al ili?" Li turnis sin al kura
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

infanoj

 

instruistino

 

Roberto

 
rapide
 
okazis
 

hodiau

 

restas

 

salono

 
knaboj
 

alvenis


ghojis
 

venigos

 

kuracisto

 

benkoj

 

rigardis

 

Estimataj

 

vizaghon

 

ekscititan

 
doktoro
 

silentighis


sinjoro

 

bedauro

 

kelkaj

 

efektivigi

 

teatroludon

 

komuniki

 

granda

 

cheestantoj

 

turnis

 

akorde


interkonsentis

 

respondi

 
scipovis
 

malordemaj

 

lernantoj

 

kulminis

 

kurteno

 
aperis
 
malakurataj
 

kontrau


kolerigho

 
Momente
 

Davison

 

ekparolis

 
dirita
 
levighis
 

ploris

 

hodiaua

 

preskau

 

malsukcesis