laborloko. Kio okazis al
Sam?--oni demandis unu la alian. Neniu sciis. Kiam li ne estis
videbla ankau en la sekvantaj tagoj, orministoj eniris lian barakon.
Kaj tie ili ekvidis malgajan spektaklon."
"Kion?"
"Sam kushis en la lito, mortinta. Ili tuj divenis, ke li mortis
elcherpita pro la malsato. La afero estis des pli tragika pro tio, ke
apud li kushis kelkaj saketoj kaj en ili la plej belaj orpecoj...."
"Do Sam estis richegulo?"
"Li povus esti, se li estus sukcesinta forveturigi la oron en
civilizitan mondon. Chi tie la tuta richajho havis por li neniun
valoron. Li mortis de malsato, kiel la plej malfelicha malrichulo."
"Ghi estis vera tragedio," diris enpense juna jhurnalisto Hilton, kiu
venis en Nome nur por scii, kiel aspektas arkta vintro. "Tiamaniere
morti sur la sojlo de sia felicho, tio estas iom kruela."
"Jes," konsentis Davison. "Kaj oni rakontas ke similaj aferoj okazis
chi tie pli ofte. Sed tio estas jam pasinta historio. Hodiau--"
"Hodiau ni auskultas tion, kiel fabelon," rimarkigis sinjorino
Hastings. "Kaj la infanoj, kiuj hodiau ludos au rigardos la
teatrajhon, certe opinios, ke ghi estas fabela de la komenco ghis
la fino."
"Fraulino Elias certe havis malfacilan laboron, kiam shi verkis la
teatrajhon."
"Ni havas lertan instruistinon. Estas ghojo rigardi shin, kiam shi
parolas kun la infanoj. Chiuj geknaboj estas en siajn rolojn
enamighintaj."
"Kaj kiom malfelichaj estis tiuj, kiuj ne ludos!"
"Mi volas vidi, kiel fieraj ili estos, se la hodiaua vespero
sukcesos."
"Kaj la publiko komencas jam esti malpacienca, rigardu!"
Vere! En la salono audighis aplaudo. Komence ghi estis nur malkuragha--ja
nur kelkaj plej kuraghaj knaboj aplaudis kvazau ili provus
kion diros pri tio maturaj homoj. Sed kiam ili ekvidis nur
indulgemajn ridetojn, en kiuj kushis la sincera kompreno por infana
malpacienco, la salono ektondris per plifortigita aplaudo kaj
lautaj krioj.
Subite eksonis sonorilo. En tiu momento la malpaciencaj infanoj
trankvilighis kaj streche rigardis al la scenejo.
Sed la kurteno restis mallevita. Nur pli vigla vivo malantau ghi
malkashis, ke tie oni finas la lastajn preparojn por la granda
debuto.
Jhus eniris la salonon kuracisto Welch kun sia dektrijara knabo
Georgo. Chiuj ghentile salutis la estimatan viron, kies kapableco kaj
lerteco estis bone konataj.
La kuracisto kun afabla rideto respondis la salutojn kaj sidighis kun
la civitanoj. Georgo iris inter la geknabo
|