infanojn alia sinjorino. "Sed hodiau--kiu ja mirus? Infana
teatrajho! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia."
"Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian
rolon en chiu libera momento. Mi mem konas ghin jam parkere."
"Kaj la teatrajho estas versimile tre interesa. El tio, kion mi
audis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatrajho prezentas la vivon
en nia urbo de la unuaj tempoj de ghia ekfloro," daurigis la
konversacion plua sinjorino.
"Plej multe plachis al mi tiu okazintajho kun iu orministo," diris
Davison.
"Kiu? Pri tio mi ne audis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu
ghis tiu momento silentis.
"La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la
fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj
homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. Jhurnaloj skribis pri la riveroj
plenaj de oro, pri la fabelaj orshtonoj, kiuj estas troveblaj je chiu
pasho. Chu mirinde, ke la homoj alvenadis chi tien amase? Nomoj kiaj
Yukon, Klondike, Dawson City estis audeblaj de la mateno ghis la
nokto. Chiu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj richecon. Kaj post
nelonge oni povis audi nomon novan, kiun pli frue neniu audis.
_Nome, Nome_ audighis el chiuj flankoj."
"Kiamaniere estis tiu nomo kreita?" la maljuna sinjoro interrompis la
rakontantan virinon.
"Tion mi scias el la rolo de nia Karlo," klarigis kompleze sinjoro
Davison. "Kiam oni eksciis pri la nova regiono plena de oro, chiu
orministo sciis, ke tiu chi regiono trovighas en la ekstrema
okcidento de Alasko, proksime de Behring-markolo kaj do jam
malproksime de la polusa cirklo. Sed se iu demandis, kiel la loko
nomighas, neniu tion sciis. Oni diris, ke la regiono estas sen
nomo--_no name_.[1] La esprimon _no name_ mallongigis la orministoj
je _Nome_ kaj tiu chi nomo jam restas por nia urbo."
[Piednoto 1: anglalingvaj vortoj = _neniu nomo_.]
"Tio estas tre interesa," kapjesis maljuna sinjoro. "Kaj kio okazis
poste, sinjorino?" li turnis sin denove al sia najbarino.
"En la urbon Nome venadis la orministoj amase. Plej multaj el ili
serchis la valoran metalon individue, sed post sia laboro ili
kunvenadis kaj amuzighis kune. Nur unu neniam vizitis iliajn rondojn.
Li loghis sola en ligna barako, li sola laboris, li sola sin nutris.
Neniu sciis, kiel li fartas, kaj iom post iom oni perdis intereson
pri li. Atenton de la orministoj li vekis nur tiam, kiam li en kelkaj
sinsekvaj tagoj ne estis videbla en sia
|