FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   >>   >|  
sin, dum unu el ili ekprenis lian bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante ecx unu vorton. Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Sxajnis, ke jam nun plenumigxis por la malfelicxulo la malbeno de lia patro; cxar kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se, senigita je cxiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili deturnigxis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis cxirkauxborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin gxis dudek tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj belaj cxevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de citro kaj du belaj vocxoj de viroj. Al mia frato sxajnis, kvazaux homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus intenci kontraux li ion malbonan; tial li obeis sentime la ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, faris al li signon, ke li desaltu de cxevalo. Oni kondukis lin en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaux kokete ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj tapisxoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke ricxecon kaj komforton; sed cxi tie ili sxajnis nur kuragxacxa rabajxo. Sur unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizagxo estis malbela, lia hauxto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto de malica ruzo cxirkaux okuloj kaj busxo faris malameginda lian vidigxon. Kvankam cxi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da respekto, tamen Mustafa baldaux rimarkis, ke ne por li oni tiel ricxe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj kondukantoj sxajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras cxaseton," respondis cxi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel anstatauxanto, sian lokon." -- "Ne sagxe li agis, tion farante," rediris unu el la rabistoj, "cxar baldaux oni devos decidi, cxu tiu cxi hundo devas morti aux pagi; kaj tion scias la Forta pli bone ol vi." La malgrandulo, kiu havis, lauxsxajne, deziron sin vengxi per bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia kontrauxulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li komencis insulti; kaj vere, cxiun lian malgxentilajxon la aliaj plenvalore
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   >>   >|  



Top keywords:
sxajnis
 

Mustafa

 
kusenoj
 

kondukantoj

 
tendon
 
baldaux
 
rapide
 

tendoj

 

malameginda

 

respekto


rimarkis

 

Kvankam

 

penadis

 

donigi

 

vidigxon

 

vireto

 

komforton

 

kuragxacxa

 

rabajxo

 

ricxecon


aliloke

 

oritaj

 

tapisxoj

 

incensujoj

 
montrintaj
 
maljuna
 

trajto

 

malloga

 

malica

 

cxirkaux


brilanta

 
vizagxo
 
ornamis
 

malbela

 

hauxto

 

okuloj

 

anstatauxanto

 

indeco

 

elrektigis

 
atingi

vengxi
 
malgrandulo
 

deziron

 

lauxsxajne

 
fingropintoj
 

orelon

 

insulti

 

malgxentilajxon

 

plenvalore

 
komencis