am Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis,
ke nun ja cxio sxangxigxos, kaj ke li akiros al si el inter siaj
kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj.
Sed gxuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis
tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li
povos akiri amikojn. Ho ve! kiom pli sagxe li estus tiutempe
farinta, bone sxmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun
sia manteleto plena de oro!
La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis cxe
la kortegaj servistoj nur envion. La kuirejestro Ahuli diris:
"Li estas falsmoneristo." La sklavestro Ahxmet diris: "Li
gxin flatakiris de la regxo." Sed Arhxaz, la regxa kasisto, lia
morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la
kason de sia sinjoro, diris sen cxirkauxfrazo: "Li ja sxtelis
gxin." Por havi certecon pri la afero, ili nun
interkonsiligxis; kaj la cxeftrinkajxoversxisto Korhxuz aperis
unu tagon, kun mieno tre malgxoja, antaux la okuloj de l' regxo.
Li tiel trudmontradis sian melankolian tenigxon, ke la regxo
demandis lin, kio al li estas. "Ho ve!" li respondis, "mi
malgxojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro." -- "Kion vi
fablas, amiko Korhxuz?" rediris al li la regxo. "De kiam mi
plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?" La
cxeftrinkajxoversxisto respondis, ke li ja supersxutas per oro la
sekretan cxefkorpokuriston, sed al siaj malfelicxaj fidelaj
servistoj li donas nenion. Tre mirigis la regxon cxi tiu sciigo.
Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj
senpene la konspirantoj vekis cxe li la suspekton, ke Muk
forsxtelis iel la monon el la kasejo. Multe gxojis la
cxefkasisto, ke la afero prenis cxi tiun turnigxon; cxar en cxiu
okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l' kaso. La
regxo donis ordonon, sekrete observadi cxiujn movojn de Malgranda
Muk, por lin kapti, se eble, cxe plena farado.
Gxuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfelicxan tagon, Malgranda
Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaux remalplenigis lian
kason, sin armis per sia fosilo kaj ensxteligxis en la palacan
gxardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da
mono. En suficxe granda distanco sekvis lin la spionoj,
kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la cxefkasisto Arhxaz;
kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno
en sian manteleton, ili sin jxetis sur lin, kunkatenis al li la
manojn kaj
|