FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  
nceligxa irado, kiu estis nek pasxado nek trotado, kaj per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis gxin al pli rapida kurado. Baldaux, tro baldaux Labakano rekonis sian cxevalon Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam eklogxis en li la demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera frunto siajn uzurpitajn pretendojn. Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la mano; kaj nun, malgraux la malbona irado de l' cxevalo Murva, li jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton. "Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin trompi de plej malnobla mensogulo. Estas _mi_, kiu nomigxas Omar; kaj neniu mortemulo kuragxu profani mian nomon!" Granda miro pentrigxis sur la vizagxoj de la apudstarantoj pro cxi tiu sxangxigxo de aferoj; sed pli ol cxiuj konsternita sxajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de tiu homo. Gxi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol nian koleron." Gxis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Sxauxmante de kolerego, li volis trapusxigxi gxis Labakano, sed la cxirkauxstarantoj sin jxetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfelicxulon." Jam kvietigxis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi jxurpetas vin, pro memoro de mia patrino, auxskultu min!" "Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?" Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin konduki malsupren de la monteto. Ili ambaux sidigxis sur belajn cxevalojn, drapiritajn per ricxaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra la ebenajxo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfelicxa princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur dromedaro, kaj apud li restis cxiam du rajdistoj, kiuj havis por cxiu lia movo plej atenteman okulon. La maljuna princo estis Saauxd, sultano de la Vehxabanoj.[10] Longan tempon li vivis seninfana, gxis fine al li naskigxis princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto
PREV.   NEXT  
|<   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  



Top keywords:

Labakano

 

princido

 

princo

 

trompi

 

maljuna

 

kolerego

 
parolis
 

freneza

 

princidon

 

deliri


respondis
 

rekomencas

 

frenezaj

 

Dirinte

 

konduki

 

malsupren

 

monteto

 

prenis

 
Labakanon
 

dromedaroj


kompatindulo

 
sidigu
 

malfelicxulon

 

memoro

 

jxurpetas

 
patrino
 

auxskultu

 
ambaux
 

kvietigxis

 

plorante


Sankta

 

ricxaj

 

Vehxabanoj

 

sultano

 

Longan

 

tempon

 

Saauxd

 
atenteman
 

okulon

 

seninfana


astrologoj
 
demandis
 

sopiris

 
naskigxis
 
nceligxa
 
ebenajxo
 

fronte

 

procesio

 

ekforrajdis

 

belajn