, bela
kaj gxentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon
pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montrigxis, ke ankaux li, same
kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li
nomigxas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfelicxa Pasxao
de Kajro, kaj nun vojagxas de loko al loko, por plenumi komision,
kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama
nekasxemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj
cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li
estas de alta deveno kaj vojagxas pro sia plezuro.
La ambaux junuloj placxis multe unu al la alia kaj dauxrigis kune
la vojon. La duan tagon de l' komuna vojagxo Labakano demandis
sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj
eksciis, je sia granda miro, jenon: -- Elfi Bejo, la Pasxao de
Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu cxi
neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize
atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfelicxaj bataloj,
devis forkuri, mortige vundita, li malkasxis al sia zorgato, ke
li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarhxo, kiu, pro
timo de la profetajxoj de siaj astrologoj, forigis la junan
princidon de sia kortego, jxurante, ke li ne volas lin revidi pli
frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la
nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke,
la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la
agxon de dudek du jaroj, li trovigxu cxe la famekonata kolono
El-Seruja, je kvar tagvojagxoj, oriente de Aleksandrio; tie li
transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun
li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi
sercxas"; se ili respondos: "Lauxdata estu la Profeto, kiu vin
gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro.
Tre mirigis la subtajloron Labakanon cxi tiu sciigo. Per
enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin
la penso, ke al tiu cxi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti
nevo de potenca pasxao, la sorto plie donis rangon de princido,
sed al li mem, kiu ja posedas cxiujn princajn ecojn, gxi donacis,
kvazaux por moko, senfaman naskigxon kaj vivovojon tute
ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li
devis konfesi al si, ke tiu cxi lasta havas trajtojn de vizagxo
treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj
manieroj, unuvorte, cxiuj eksteraj perfektajxoj, kiuj povas iun
|