idigxis sur la tribuno,
Malgranda Muk elpasxis sur la herbejon kaj faris antaux la
geeminentuloj treege gracian riverencon. Gxojokrioj eksonis de
cxiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron
oni tie neniam vidis antauxe. La korpeto kun la giganta kapo, la
manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la largxa
zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj -- vere,
cxio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido.
Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado. Li
starigxis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis
sian kontrauxulon. La sklavestro jam elektis, laux la deziro de
Muk mem, la plej rapidpiedan el la regxaj kuristoj. Tiu cxi fine
elpasxis, starigxis flanke de l' malgrandulo, kaj ambaux atendis
la signalon. Nun, lauxarangxe, eksvingis Regxidino Amarza sian
vualon, kaj, kvazaux du sagoj, forpafitaj al la sama celo,
ekflugis ambaux vetkurantoj tra la herbejo.
Tuj cxe la komenco la regxa kuristo antauxigxis je suficxe granda
interspaco, sed Muk lin sekvis cxaskurege per siaj
pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe
staris cxe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis. Kvazaux
glaciigxinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj
momentoj; sed kiam unua la regxo ekplauxdis per la manoj, hurais
la popola amaso kaj cxiuj ekkriis: "Vivu la venkinto de l'
vetkuro! Vivu Malgranda Muk!"
Dume oni alkondukis Malgrandan Muk'on, kiu jxetis sin teren
antaux la regxo kaj parolis: "Plejpotenca regxo! nur malgrandan
prezenton de mia arto mi jxus faris; volu nun favore permesi, ke
oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj." -- "Ne," respondis
al li la regxo, "vi estos mia korpokuristo kaj plej intima
servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi cxiujare ricevos kiel
salajron; kaj cxe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi
mangxos."
Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe sercxitan
felicxon, kaj gxoje kaj gaje estis al li en la koro. Krom tio,
li gxuis la apartan favoron de la regxo, cxar tiu cxi konfidadis
al li siajn plej urgxajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk
plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco.
Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l' regxo; ili
koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja tauxgas por nenio krom
rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro.
Tial ili organizis kontraux li multe da konspiroj; sed cxiuj cxi
konspiroj malsukcesis kauxze de l
|