te
falsxanceligxis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la
batojn de tiu aux alia, kun kiu kunpusxigxis lia elstareganta
ponardo.
Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da
mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn
trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kusxas subtere oro kaj
argxento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por
sin ricxigi je kelke da grosxoj; sed por tio li ja estis tro
fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj.
Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni
mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante,
ke plej bone pagus tiajn servojn la regxo de la urbo, li demandis
pri la vojo al la palaco. Antaux la pordo de l' palaco estis
gardostaranto, kiu demandis lin, kion li sercxas cxi tie. Je lia
respondo, ke li sercxas oficon, oni kondukis lin al la estro de
la sklavoj. Al tiu cxi lasta li sciigis sian deziron kaj petis
lin, ke li havigu al li oficon inter la regxaj kurieroj. La
sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo gxis la piedoj
kaj parolis: "Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaux la
longon ecx de unu manstrecxo, vi volas esti regxa kuriero? For
de cxi tie! Kun tiaj malsagxuloj mi ne havas tempon por
sxerci." Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute
serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraux la plej
rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege
ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam
antaux la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni
donu al li suficxe da mangxajxoj kaj trinkajxoj. Li mem iris al
la regxo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia
propono. La regxo estis gajhumora sinjoro kaj gxojis multe, ke
la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo. Li
ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaux la palaco
la necesajn arangxojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj
komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone
regalu la hometon. La regxo rakontis al siaj princoj kaj
princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaux vespere. Tiuj cxi
rerakontis gxin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimigxis la
vespero, regis cxe la kortego kaj en la urbo plej gxoja ekscito
kaj cxiuj, kvazaux torento, direktigxis amase al la herbejo, kie
oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman
hometon.
Kiam la regxo kaj liaj filoj kaj filinoj s
|