teramikigxema ol antauxe, cxar la penso, ke ili nun
elsavigxis el la dangxeroj kaj malagrablajxoj, kiujn okazigas
vojagxo tra la dezerto, malfermis cxiujn korojn kaj inklinis
cxies spiriton al sxercado kaj amuzigxado. Mulej, la juna gaja
komercisto, dancis dancon ridigan, gxin akompanante per kantoj,
kiuj ecx de la seriozema greko Zaleuxkos ellogis rideton. Sed,
ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojagxantojn per ludo
kaj danco, li volis ankaux rakonti al ili la historion, kiun li
jam antauxe promesis; kaj, iom mallacigxinte post sia saltado,
li ekparolis lauxjene: --
La Historio pri Malgranda Muk.
En Niceo, mia kara naskurbo, logxis iam homo, kiun oni nomis
Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraux
memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas
la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam
mi konatigxis kun li, li estis jam grandagxulo; tamen li havis
nur tri aux kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksterajxon
tre strangan; cxar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata,
devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de
ordinara mortemulo. Li logxis tute sola en granda domo: ecx sian
kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj
li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu cxiutagmeze
supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, cxu li
vivas aux mortis. Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen
irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la
strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo
cxirkauxkuradas sur la tegmento. Mi kaj miaj ludkamaradoj estis
senkompataj buboj, kiuj gxojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve,
cxiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera
festokazo. En la difinita tago ni kolektigxadis antaux lia domo,
por tie atendi, gxis li elvenos; kaj fine, kiam malfermigxis la
pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraux pli
granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per
eluzita manteleto, vasta pantalono kaj largxa zono, cxe kiu
pendis longa ponardo, -- tiel longa, ke oni ne sciis, cxu Muk
alkrocxigxas al la ponardo aux la ponardo al Muk, -- kiam li tiel
eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia gxoja kriado, ni
jxetis supren niajn cxapojn kaj ekdancis cxirkaux li kiel
frenezaj. Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton
kaj, per malrapidaj pasxoj, ekmarsxis tra la strato. Survoje
|