FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>   >|  
estojn, kaj ekvojiris al la kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu kastelo. Gxi kusxis sur bela ebenajxo. De cxiuj flankoj cxirkauxfermis gxin altaj muroj, kiujn la konstruajxoj nur tre malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj siajn harojn kaj sian barbon kaj sxmiris sian vizagxon per la suko de iu kreskajxo, kiu donis al gxi gxuste tiun saman brunetan koloron, kiun havis la vizagxo de l' Basxao. Poste li sendis en la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo de l' Basxao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaux revenis la servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido la cxevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo. Tie ili helpis lin decxevaligxi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur largxa marmora sxtuparo supren al Tiuli. Tiu cxi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun respekto kaj ordonis meti antaux li la plej bonan, kiun povis prepari lia kuiristo. Post la mangxo Mustafa iom post iom igis la paroladon ektusxi la novajn sklavojn, kaj Tiuli lauxdis ilian belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas cxiam tiel malgxojaj; tamen li kredis, ke tio baldaux forpasos. Tre gxojigite pro cxi tiu akcepto mia frato kusxigxis ripozi kun plej belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidigxis en la lito, sed kredis, ke li ankoraux songxas, cxar antaux li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian busxacxon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj sxirpincxis la nazon, por sin konvinki, cxu li vere maldormas; sed la aperajxo restis kiel antauxe. "Kion vi volas apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciigxinte el sia mirego. "Nu, ne tiel ekscitigxu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone divenis, kial vi venis cxi tien. Vian estimindan vizagxon mi ankaux ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Basxaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas cxi tie, por fari al vi demandon." "Antaux cxio diru, kiel vi cxi tien venis," rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. -- "Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Cxar mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kauxzo de nia malpa
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>   >|  



Top keywords:

Mustafa

 

kastelo

 

hometo

 

kondukis

 

vizagxon

 

antaux

 
Basxao
 

kredis

 

ekpremetis

 

sxirpincxis


brakon
 

revekis

 

proksimume

 

maldormas

 

aperajxo

 

dormis

 

konvinki

 

busxacxon

 
songxas
 

ankoraux


Orbasano

 
restis
 

staris

 

tenante

 

lampon

 
malagrablegan
 

rideton

 
blindige
 

distordante

 

suprensidigxis


okulojn

 

parolis

 

elperfidita

 

koleregis

 

volonte

 

rediris

 

demandon

 
Antaux
 

respondis

 

realeco


kauxzo
 
forkuris
 

interrilato

 
trompus
 
ekscitigxu
 
sinjoro
 

mirego

 

ekkriis

 

rekonsciigxinte

 

divenis